Konfirmitaj kazoj de novkronvirusa malsano en Usono superis 250 000

(GMT+08:00) 2020-04-04 16:34:30     Redaktoro:邱杰明

Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al 257 773 kun 6 586 mortoj ĝis la 13a horo de vendredo.

La donitaĵoj diris, ke Nov-Jorkio raportis 102 863 konfirmitajn kazojn kaj 2 935 mortojn. Aliaj ŝtatoj kun pli ol 10 000 konfirmitaj kazoj inkluzivis la ŝtatojn Nov-Ĵerzejon, Kalifornion kaj Miĉiganon.

Tutmonde, landoj kaj regionoj raportis pli ol 1 056 000 konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano kaj 55 000 mortojn, kaj pli ol 220 000 homoj resaniĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin