19 novaj konfirmitaj kazoj de kronvirusa malsano estis raportitaj en ĉina ĉeftero

(GMT+08:00) 2020-04-04 16:35:05     Redaktoro:邱杰明

La Nacia Komisiono pri Sano diris sabate, ke ĝi ricevis raportojn pri 19 novaj konfirmitaj kazoj de la nov-kronvirusa malsano, 19 el kiuj estis importitaj kaj unu estis en la provinco Hubei, vendrede en la ĉina ĉeftero. Ankaŭ vendrede, kvar mortoj okazis en la provinco Hubei, kaj 11 suspektataj kazoj, ĉiuj importitaj, estis raportitaj en la ĉeftero. Samtempe 180 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malkreskis ĝis 331.

Ĝis la fino de vendredo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉeftero kalkuliĝis al 81 639, inkluzive de 1562 pacientoj, kiuj ankoraŭ estis kuracataj, 76 751 pacientoj, kiuj elhospitaliĝis post resaniĝo, kaj 3 326 homoj, kiuj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 114 homoj ankoraŭ estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso, kaj 19 286 proksimaj kontaktantoj ankoraŭ estis sub medicina observado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin