En Xichang okazas funebra ceremonio por bravuloj sin oferintaj en estingo de arbarincendio

(GMT+08:00) 2020-04-04 17:33:21     Redaktoro:邱杰明

La 4an de aprilo, en la funebrejo de Xichang, okazas funebra ceremonio por bravuloj, kiuj sin oferis en la estingado de arbarincendio en la distrikto Jingjiu de la urbo Xichang de la provinco Sichuan.

En la funebrejo legiĝas 27 grandaj ideogramoj: "Profunda funebrado pri bravuloj, kiuj sin oferis en la estingado de arbarincendio en la distrikto Jingjiu de Xichang, Sichuan", kaj sub ĝi pendas portretoj de 19 bravuloj kaj ambaŭflanke elegiaj versparoj. Ĉeloke ludiĝas funebra muziko. Reprezentantoj el diversaj rondoj, kun krizantemoj en la manoj, laŭvice preteriras la kadavrojn de tiuj bravuloj, kaj sin klinas kaj prezentas florojn antaŭ ili.

Post la prezentado de floroj la aŭtomobiloj kun la cindro de la bravuloj ekveturis al la gubernio Ningnan, kaj sur ĉiu aŭtomobilo skribiĝas "Bravulo rehejmiĝu".

Je 1:20 en la 31a de marto 18 fajrsoldatoj kaj 1 vojgvidanto oferis sin en la estingado de arbarincendio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin