Usonaj amaskomunikiloj kaj popolanoj subtenas aviadilŝipestron de Theodore Roosevelt CVN-71

(GMT+08:00) 2020-04-05 13:26:49     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe Brett Crozie, estro de la aviadilŝipo Theodore Roosevelt CVN-71 estis oficiale eloficigita pro tio, ke li skribis leteron al la decidantaro de la usona mararmeo postulante protekti la sanon de ŝipanoj en la aviadilŝipo kaŭze de la kronvirusa epidemio. Tamen li estis adiaŭita de ŝipanoj kiam li forlasis la aviadilŝipon. Laŭ raporto en la 31a de marto Crozie diris en la letero, ke pli ol cent ŝipanoj estis infektitaj je la viruso kaj li petis la decidantaron de la mararmeo kiel eble plej frue permesi al ĉiuj ŝipanoj elŝipiĝi kaj esti kvarantenitaj. Tamen demandite pri la reago al la letero de Crozie, usona prezidento Donald Trump respondis, ke la mararmeo faru decidon. La letero vekis altan atenton de usonaj amaskomunikiloj, kaj la Nacidefenda Ministerio rapidigis ekzamenadon pri la oficiroj kaj soldatoj en la aviadilŝipo pro la premado. Tamen samtempe Crozie estis senigita je la ofico pro "malalta juĝopovo".

Kelkaj amaskomunikiloj publikigis artikolojn laŭdante la heroon. Ankaŭ usonaj popolanoj esprimis sian subtenon al la aviadilŝipestro en socialaj komunikiloj kaj indignon al la usona registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin