Krom prokrasto aŭ nuligo, kion faris Esperantujo okaze de pandemio?

(GMT+08:00) 2020-04-08 19:29:48     Redaktoro:Xiao

Laŭ la freŝaj donitaĵoj de la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano superis 1.2 milionon tutmonde ĝis la 7a de aprilo. Kiam la kronvirusa epidemio furiozas tra la tuta mondo, restado en hejmo jam estas ĝenerala stato de ĉiuj homoj kiel la plej efektivigebla rimedo de prevento de la malsano. Kvankam la viruso disvastiĝas ignorante landlimojn kaj kulturajn diferencojn, tamen la lingvo havas pli penetrecan kaj kuraĝigan forton por kvietigi la animstaton de la parolantoj, riĉigi la vivon kun pli plenaj signifoj kaj stimuli la homojn rigardante antaŭen. La interkomunikado ne povas esti ĝenata de la viruso-disvastiĝo kaj la interŝanĝoj ne devas esti rompitaj en silento. En tiu speciala periodo, la Esperantujo ankoraŭ aktivas por akceli la interkomunikadon kaj interŝanĝojn inter la homoj kaj kulturoj. Esperanto-organizoj, societoj, amaskomunikiloj, eldonaĵoj, grupoj kaj ankaŭ aktivuloj de la lingvo aktive agis kun granda entuziasmo al la lingvo kaj respekto al la vivo.

Same kiel la pandemio en la mondo, ankaŭ iuj malĝojindaj novaĵoj trafis la esperantujon.

Prokrasto aŭ nuligo de E-eventoj

La 4an de aprilo, UEA oficiale anoncis prokrasti la 105an UK en Montrealo de Kanado, kaŭze de la epidemio. Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la kanada registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. La disvastiĝo de la epidemio tutmonde montriĝas multe pli granda ol oni antaŭe taksis. Pli kaj pli evidentiĝas, ke la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio.

Sekve, la Estraro, konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas prokraston de la UK en Montrealo, kiel okazas al pli kaj pli da eventoj planitaj por la somero, inkluzive de la Olimpikoj kaj grandaj festivaloj en Montrealo kaj tutmonde.

Sed ankoraŭ ekzistas bonaj novaĵoj. Anstataŭ la ĉi-jara Kongreso UEA konsideras organizi virtualan eventon, kiu konservos plurajn elementojn de la tradicia UK kaj estos amase disvastigita rete al la tuta mondo. UEA faris plurajn paŝojn por helpi al la E-komunumo resti informata pri la rapida tutmonda disvastiĝo de la koronvirusa epidemio. UEA kreis specialan retpaĝon revuoesperanto.org/korona_viruso, kiu enhavas praktikajn informojn pri la koronvirusa epidemio kaj ĝenerale kaj pri la aspektoj rilataj al Esperantujo. Ankaŭ en la papera revuo aperas informoj pri la situacio, kadre de la nova rubriko Fake, Science, Profesie tra la mondo.

La Estraro decidis, ke la aprila numero de Revuo Esperanto estu libere elŝutebla: uea.org/gk/859a1. Tiu paŝo esta aparte utila en la nuna situacio, kiam multaj troviĝas hejme kaj havas pli da tempo por legi kaj aprezi la enhavon. Aparte la aprila numero havas plurajn valorajn artikolojn, kiuj restos aktualaj ankaŭ en la longa perspektivo: okaze de la 100-jara jubileo de Hector Hodler, pri la korona viruso, la IKU-programo, la UK-programo, la Membraro-raporto pri 2019 kaj pluraj aliaj.

Esperanto-organizoj kaj landaj societoj

Ankaŭ fakakj esperanto-organizoj aŭ scietoj multe kontribuis sian forton por varmigi la Esperantujon. En unu semajno TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio. Nun oni volas disvastigi la kunmetitan filmon kun nacilingvaj tekstoj. Nun TEJO komencis la duan kolekton de videoj pri la rakontoj de esperantistoj kun la epidemio.

De la 15a ĝis 29a de marto la 62a Esperanto-Sumoo de ILEI sukcese okazis kaj multaj esperantistoj akiris diplomojn pere de la projekto.

Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA kaj veterana aktivulo de la Esperantujo la 4an de aprilo publikigis en Facebook la afiŝon pri okazigo de kurso pri traduk-scienco aplikita kaj liveros senkotizan surretan kurson de traduko.

Sociala amaskomunikilo

Multaj esperantistoj montris siajn vivon, animstaton aŭ ideojn pri la epidemio. Ankaŭ multaj fakaj grupoj aktivas por riĉigi la restadon en hejmo. Edukado.net ankaŭ lanĉis grupon en la sociala komunikilo Facebook por tiuj kiuj dum la kronvirusa pandemio akiris aŭ faris por si mem maskon. La aliĝintoj akceptas publikigi sian foton en masko kaj tiel stimuli aliajn por ke kiel eble plej multaj surhavu maskon por protekti sin kaj aliajn kontraŭ la viruso. Multaj esperantistoj aliĝis al la grupo kaj montris siajn dezajnitajn spirmaskojn kun optimisma sinteno.

Esperantista Sicilia okazigis la Konkurson pri poemoj en Esperanto kaj la itala lingvo sub la titolo POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ sesa fojo 2020. La senkotiza aktivado kolektos poemojn verkitajn en Esperanto aŭ esperantigiajn el la itala lingvo antaŭ la 30a de aprilo, kuraĝigante la homojn daŭrigi lernadon kaj verkadon en Esperanto.

Eduka rondo

La instrua lernejo LERNU malfermis novan tradukejon por esperantistoj aŭ tradukoamantoj. Ĝi kunligis plej gravajn tradukejojn sub unu tegmento. Tiel estos pli oportune ne nur al mastrumi kaj plibonigi la sistemon, sed ankaŭ al la tradukantoj. Ankaŭ aperis aparta tradukejo por komunaj tekstoj nomata "WEB", vi trovos ĝin inter la aliaj projektoj. Tien ili movas ĉiujn tekstojn, kiuj estas komunaj por niaj projektoj. Tiamaniere ni volas ŝpari la fortojn de niaj tradukantoj kaj faciligi la traduklaboron.

Ĉe lernu! aperis pluraj novaj funkcioj kaj partoj. Ekz. "Multlingva akcelilo" liveras elŝuteblajn materialojn por instruado de Esperanto en lernejoj.

La instrua retejo EDUKADO.NET faris serion da intervjuoj al esperantistoj por koni ilian staton, konsilojn kaj ideojn pri la nova kronviruso, la epidemio kaj la pripenso pri la vivo dum la speciala periodo. Inter la intervjuatoj estas José Antonio Vergara, epidemiologo el Ĉilio, kiu parolis pri la ekesto de la epidemio kaj ĝia kresko ĝis tutmonda pandemio. Li klarigis kiel kondutas la viruso, kiuj estas la danĝeroj, kiel ni povas efike protekti nin kontraŭ ĝi kaj ni pritraktas ankaŭ la diversajn strategiojn kiujn la unuopaj landoj elektis aŭ devis sekvi luktante kontraŭ la viruso. Kaj Margaret Zaleski-Zamenhof, kuracisto en Parizo kaj laboris arde dum la pandemio, rakontis pri la malfacila situacio de la kuracistoj en Francio, pri siaj malsaniĝo kaj malsano en ties 4a tago, kaj pri farendaĵoj kaj devoj de malsanuloj.

Redaktorino de Edukado.net Katalin Kovats ankaŭ kreis ekzercon kun vortostoko kaj helpo por helpi esperanto-lernantojn en traduko kaj kompreno de frazoj koncernaj al la epidemio kaj la viruso.

Eldona rondo

La revuo MONATO liveris senpagan novan numeron. En https://www.monato.be/pdf vi povas trovi la tri plej freŝajn numerojn en la formoj PDF (por grandaj ekranoj) kaj en la dosierformoj ePub kaj Mobipocket (por poŝtelefonoj kaj librolegiloj).

En la 1a de aprilo ankaŭ ILEI publikigis senpagan elŝutelban version de la unua numero de Juna Amiko 2020 (www.ilei.info); tiuj personoj, kiuj devas restadi hejme pro la pandemio povos legi kaj ĝui ĝin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin