Solidareco kaj kunlaboro de internacia komunumo donas forton al batalo kontraŭ pandemio

(GMT+08:00) 2020-04-09 20:24:04     Redaktoro:Xiao

Kiam aŭtoj atendis ĉe la aŭtovojaj elirejoj, kaj pasaĝeroj sin preparis por eniri trajnojn por forlasi Wuhan, la grandega urbo en centra Ĉinio komencis nuligi eksteren vojaĝan limigon de merkredo post preskaŭ 11 semajnoj da blokado por bridado de la disvastiĝo de la kronvirusa malsano. Fakte nuligo de blokado de la urbo ne signifas finan venkon, kaj ĉiuj devas plu doni gravecon al la prevento kaj regado. Tio prezentis la stadian atingon sub klopodoj de Ĉinio kaj ĝia popolo kaj ankaŭ fortojn de la batalo kontraŭ la novkronvirusa pandemio.

Ĉinio ne forgesos, ke en la plej malfacila kaj ŝlosila periodo, la internacia komunumo donis valorajn subtenojn al la lando, pli ol 170 ŝtataj gvidantoj kaj 60 respondeculoj de la internaciaj kaj regionaj organizoj esprimis subtenon kaj simpation, 79 landoj kaj 10 internaciaj organizoj liveris grandan kvanton da provizaĵoj por la batalo kontraŭ la epidemio. Tio prezentis forton kaj efikon de la internacia kunlaboro kaj de prevento kaj regado en la lando. Dum la lando kontribuis grandan oferon, ĝi ankaŭ rikoltis valoran sperton, kiu estas komuna posedaĵo de la tuta mondo.

Nun la pandemio ankoraŭ disvastiĝas en la tuta mondo kaj la totala nombro de infektitoj en Usono jam superis 430 milojn. Pro tutmonda disvastiĝo de la pandemio, la monda ekonomio alfrontas pli grandan riskon de malkresko, kaj malstabilaj kaj necertaj faktoroj evidente kreskas. Tio reflektis, ke la disvastiĝo de la viruso, kiu ne havas landlimojn, nek distingas rasojn, estas komuna defio de la tuta homaro. La internacia komunumo devas kunlabori por venki ĝin. Ĉinio volas persisti en la ideon pri komunumo kun komuna estonteco de la homaro, kaj daŭrigi kunlaboron kun diversaj landoj, inkluzive de Usono, por kune protekti sekurecon de la tutmonda publika sano.

Fronte al la komuna katastrofo, ĉiuj landoj devas firme akiri forton el la konfido kaj solidareco. Kiam la internacia situacio de la pandemio akriĝas en la tuta mondo, ĉina prezidanto Xi Jinping en la unua momento sendis sincerajn salutojn al la trafitaj landoj, kaj la ĉina registaro kaj popolo liveris subtenon laŭ sia kapablo spite de la propraj malfaciloj. Ĝis la 20a de marto, Ĉinio jam donis helpon al 82 landoj kaj multaj internaciaj organizoj, inkluzive de la teknikoj kaj materialoj al Italio, Serbio kaj aliaj eŭropaj landoj. "Via donacado sendis signalon de solidareco kaj amikeco, kion ni ne forgesos. Mi esperas, ke ĉiuj povas koni integriĝon de la monda estonteco", diris eksĉefministro de Italio kaj eksprezidanto de la Eŭropa Komisiono Romano Prodi.

Ĉinio ankaŭ dividis spertojn pri la kontraŭepidemia batalo kun pli ol 180 landoj kaj pli ol 10 internaciaj kaj regionaj organizoj, inkluzive de rimedoj por prevento kaj regado, projektoj pri kuracado kaj progreso de scienc-teknika studo. En la batalo, Ĉinio resumis seriojn da strategioj, rimedoj, teknikoj, normoj kaj skizoj pri prevento kaj regado, kiuj estis pruvitaj dum la pratikado. Ĉinio laŭtempe kolektis la projektojn pri kuracado kaj prevento kaj dividis ilin kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj por protekti sekurecon de publika sano de la tuta mondo.

Ĉinio aktive organizis surretajn gazetarajn komunikojn kun la Internacia Organizo pri Sano, en kiu partoprenis 77 landoj kaj 7 internaciaj organizoj. La ĝenerala direktoro de la MOS, oficistoj de UN en Ĉinio, kaj oficiroj de la Monda Banko en siaj rimarkoj alte taksis efikon de prevento kaj regado de Ĉinio, kaj ankaŭ vokis lerni spertojn de Ĉinio kaj kune batali kontraŭ la epidemio. Ĉinio speciale starigis surretan centron pri prevento kaj kuracado de la epidemio kaj komunumon de internaciaj spertuloj, organizi pli ol 30 longdistancajn kunsidojn kun pli ol 100 landoj kaj regionoj.

La fakaj teamoj estas ŝlosilaj por kuracado al malsanuloj pro la viruso. Ĉinio jam sendis medicinajn teamojn al Italio, Serbio, Kamboĝo kaj aliaj landoj laŭ postuloj de tiuj landoj. Ili aktive dividis spertojn pri prevento kaj regado, donis gvidon kaj respondon pri prevento. La 56 medicinaj teamoj helpantaj aliajn landojn ankaŭ ludis siajn fakajn avantaĝon en teknika respondo, edukado pri sano kaj aliaj.

Nun pli kaj pli multaj personoj kaj internaciaj organizoj konsciis, ke nur la solidareco de ĉiuj landoj povas vere turni la danĝeran situacion. Lastatempe en speciala pintkonfereco de la Grupo 20, ĉina prezidanto Xi esprimis, ke se la internacia komunumo kunlaboros kaj helpos unu la alian, la homaro nepre venkos la epidemion kaj marŝos al pli bela estonteco. Ĝenerala sekretario de UN Guterres multfoje asertis, ke post finiĝo de la nuna krizo, venos tempo por studi kiel tia malsano aperis kaj disvastigis sian ruinigon tiel rapide kaj taksi la agadon de ĉiuj partoprenantoj. Sed nun ne estas tia tempo. Nun estas la tempo por unueco, por ke la internacia komunumo kunlaboru solidare por bridi ĉi tiun viruson kaj ĝiajn detruajn sekvojn. Reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureco Josep Borrell diris en socia retejo TWITTER, ke fronte al la granda defio, estas bezonata la internacia kunlaboro kaj komuna regado de ĉiuj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin