(video)Opinioj de Esperantistoj pri la epidemio——Videokonekto kun Alex Prado

(GMT+08:00) 2020-04-09 21:07:32     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Lucia el la Esperanto-redakcio de Ĉina Komunikila Grupo en Pekino. Nuntempe la situacio en la tutmonda batalo kontraŭla kronvirusa pandemio restas tre maltrakviliga, ĉar la viruso rapide disvastiĝas en la tuta mondo.

La statistiko montris, ke ĝis lundo (6a de aprilo) en Brazilo raportis 926 novajn konfirmitajn kazojn de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), do la nova totalo kalkuliĝis al 12 056 kun 553 mortoj. La ŝtato Sao Paulo vizaĝas al la plej severa situacio. Fronte al la serioza manko de maskoj, 6 bankoj en Brazilo deklaris elspezi sume 50 milionojn da brazilaj realoj (10 milionojn da usonaj dolaroj) por aĉeti 15 milionojn da maskoj, faritajn de lokaj miniaturaj entreprenoj, por helpi al loĝantojn sin protekti.

Lucia: Hodiaŭ ni invitas sinjoron Alex Prado el Brazilo al nia programo. Ni kune aŭskulti lian raporton pri la nuna situacio en lia urbo kaj en Brazilo. Do, saluton Alex, kiel vi fartas? Vi diris al mi ke vi jam komencis labori hejme. Do, ĉu vi povus informi nin pri la nuna situacio en via lando? Ĉu la urbo, kie vi loĝas, estis influita de la epidemio?

Alex: Saluton Lucia. Mi bone fartas. Jes, de la 18-a de marto, mi jam komencis fari laborojn hejme. Mia laboro estas instrui kaj la provincestro ordonis ke en la proksimaj semanjnoj la lernantoj restu hejme kaj ni, instruistoj laboros nur kun la administraj servoj. Sed, oni sin pretigas tiamaniere ke en la venontaj semajnoj ni instruos per la interreto.

Num en mia urbo estas 10 kazoj nekonfirmitaj de la malsano, tamen en la najbara urbo estas, jam, 2 konfirmitaj kazoj

Lucia: Dankon pro via informado kara Alex. Do, kiamaniere homoj en via urbo sin protektas kontraŭla viruso? Ĉu vi kaj ĉiuj aliaj portas maskojn? Ĉu maskoj kaj aliaj medicinaj provizaĵoj estas aĉeteblaj ĉe vi?

Alex: La prevento konsistas nur resti en la hejmo kaj bone purigi manojn. Ekde la 23a de marto oni komencis la vakcinadon en maljunuloj, tiamaniere ke se homoj malsanas oni povas forĵeti la hipotezon ke ne estas la ofta sezona malvarmumo. Venonte la instruistoj ankaŭ prenos la vakcinon.

Rilate al maskoj, la san-sistemo informis nin ke nur uzu maskon tiu, kiu havas la malsanon. Tamen, ĉiuj aĉetis maskojn kaj alkoholon en ĝelo. Tiam ke ne plu estas aĉetebla en la apotekoj. Kelkaj uzas kirurgiajn gantojn por iri eksteren. Mi mem ne havas maskon, plej baldaŭ mi serĉos en la apotekoj ĉar ĝi ankoraŭ ne estas disponebla. Mi esperas ke ĝi estos aĉeteblaj plej baldaŭ.

Lucia: Jes, ĉar surhavi maskon estas la baza rimedo por rezisti al la nova kronviruso, mi esperas ke maskoj en via urbo estos aĉeteblaj tiel rapide kiel povas. Kaj mi volas demandi ĉu lernejoj kaj laborejoj en via urbo normale funkcias, kaj ankaŭla vendejoj, superbazaroj ktp?

Alex: En mia urbo nur rajtas labori la laboristoj pri sano, purigado, polico. Nur rajtas funkcii apotekoj kaj superbazaroj. Oni petas ke ĉiuj restu en sia hejmo. Kaj tiuj kiuj povas devas laboradi hejme.

Lucia: Antaŭ kelkaj tagoj vi sendis mesaĝon al mi, de kiuj mi scias, ke la lernejo, kie vi laboras, jam estis fermita. Ĉu vi povus liveri pluajn informojn al ni?

Alex: La libertempo, kiun ni havos Julie, oni venigas por la proksimaj 15 tagoj. Nun, mi laboras nur pri administraj aferoj, ĉar mi kunordigas la skipon de instruistoj pri naturscienco. Oni faras perretajn kunsidojn. Kaj poste du semajnojn ni instruos per la reto la lernantojn. Do, mi pretigas la materialon, sed estas problemoj kiuj fuŝos. Estas multaj lernantoj sen aliro al la interreto. Mia lernejo atendas solvojn kaj instrukciojn fare de la provincestro por venki tiajn barojn kaj instrui la lernantojn. Dume, mi estas maltrankvila ĉar mi tre ŝatas labori kaj multajn demandojn mi devas solvi en la lernejo. Nun mi solvas plejeble ĉiom hejme. Mi studas, laboras kaj ĉiutage mi kontaktas amikojn de la laboro kaj miajn lernantojn. Ĉar mi timas ke la damaĝo en ilia edukado estos granda. Por la venontaj tagoj ni planas disdoni provizaĵojn al la plej malriĉaj lernantoj. Por mi estas granda ŝanĝo en mia vivo, ĉar mi ĉiam laboradis pliajn horojn ol mia dungo postulas.

Lucia: Mi tre bedaŭras la malfacilojn kaj problemojn rilatajn al viaj laboroj dum la malfacila tempo. Ni kune esperas ke la ĉiutaga vivo kaj laboro povos rapide renormaliĝi laŭgarde. Do Alex, vi ja scias ke nia programo estas nomata "Fragmentoj de Kortuŝaj Momentoj". Ĉu iaj novaĵoj, okazaĵoj aŭ neforgeseblaj scenoj rilataj kun la kronvirusa epidemio forte impresis vin?

Alex: Ekde la komenco mi iris eksteren du foje por aĉeti provizaĵojn. En la unua fojo la bazaro estis plena, en la dua fojo rajtis eniri po ok homoj en la superbazaron kaj la homoj sin evitas. Tio, impresis min, ĉar estas etoso kie ni ne scias ĉu mi portas la viruson aŭ la alia portas la viruson. Mi esperas ke en mia urbo la aferoj bone progresos, ĉar mi scias de amikoj el la hospitalo, ke ĝi havas nur 30 spirajn maŝinojn, kaj la urbo havas pli ol 90 mil enloĝantojn krom nia hospitalo disponigas servojn al aliaj urboj, kiuj ne havas hospitalojn.

Lucia: Dankon, dankon al vi kara Alex. Dankon pro via ĉeesto al nia programo. Bone protektu vin kaj subtenu kontakton kun ni! Ĝis!

Alex: Mi dankas kaj forton al ni, Ĝis…

Nombro de kronvirusaj kazoj superis 1,5 milionojn tutmonde

Laŭ la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, en la tuta mondo la nombro de konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 1,5 milionojn merkrede posttagmeze laŭ loka tempo. La centro diris, ke la freŝa nombro kalkuliĝis al 1 500 830 ĝis la 5a horo kaj 15 minutoj postatgmeze kun 87 706 mortoj.

Laŭ datumoj de la Centro pri Sistemscienco kaj Inĝenierio de la Universitato Johns Hopkins, Usono okupis la unuan lokon de la mondo per 423 135 kazoj. Hispanio kaj Italio sekvis ĝin per 146 690 kaj 139 422 kazoj respektive. Landoj kun pli ol 100 000 kazoj ankaŭ inkluzivas Francion kaj Germanion. Pli ol 180 landoj kaj regionoj estis trafitaj de la nova kronviruso, kaj pli ol 317 800 homoj resaniĝis de la malsano.

Karaj amikoj, bonvolu sekvi niajn raportojn kaj kontribui al ni per ĉi-rilataj videaĵoj aŭ bildoj. Viaj kontribuaĵoj kuraĝigos ĉiujn meze de la epidemio. Dankon! Mi estas Lucia en Pekino. Ĝis la venonta fojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin