(video)Opinioj de Esperantistoj pri la epidemio——Videokonekto kun Suso Moinhos

(GMT+08:00) 2020-04-10 20:54:44     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Lucia el la Esperanto-redakcio de Ĉina Komunikila Grupo en Pekino. Nuntempe la situacio en la tutmonda batalo kontraŭla kronvirusa pandemio restas tre maltrakviliga, ĉar la viruso rapide disvastiĝas en la tuta mondo.

La 6an de aprilo la hispana Ministerio pri Sano publikigis novajn donitaĵojn pri la novkronvirusa epidemio, ke tiutage Hispanio raportis 637 novajn mortojn, kio estis la plej malgranda kresko ekde la 25a de marto.

Laŭ statistiko de la ministerio, dum 24 horoj ĝis la 21a horo de la 5a de aprilo laŭ loka tempo, en Hispanio raportis 4 273 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano, kreskigante la totalon ĝis 135 032 kun 13 055 mortoj, kaj 6 931 homoj restis en hospitaloj.

Lucia: Hodiaŭ ni invitas sinjoron Suso Moinhos al nia programo. Li loĝas en urbo Vigo de Hispanio. Do saluton sinjoro Suso, kiel vi fartas? Vi diris al mi ke vi jam komencis fari laborojn hejme, do ĉu vi povus informi nin pri la nuna situacio en via lando? Ĉu la urbo, kie vi loĝas, estis influita de la viruso?

Suso: Saluton, Lucia. Efektive mi restas hejme jam de la dekkvara de aprilo pro la deklarita kvaranteno kaŭze de la epidemio de la kronviruso. Nuntempe mi studas por grava labor-konkurso kaj kutime faras tion en bibliotekoj sed mi devis adaptiĝi al la nova situacio kaj ekstudi hejme. Mia urbo estas Vigo, ĝi estas mezgranda urbo, sed en Iberio la plej granda nombro de infektitoj troviĝas en Madrido.

Lucia: Dankon pro via informado kara Suso. Do, kiamaniere homoj en via urbo sin protektas kontraŭ la viruso? Ĉu vi kaj ĉiuj aliaj portas maskojn? Ĉu maskoj kaj aliaj medicinaj provizaĵoj estas aĉeteblaj ĉe vi?

Suso: Nuntempe estas tre malfacile trovi maskojn. Maskoj ĝenerale ne haveblas en apotekoj aŭ en supermarktoj. Do oni devas turniĝi alimaniere por protekti sin, ekzemple per hejme faritaj maskoj aŭ volvitaj koltukoj aŭ fulardoj. Kune kun maskoj, ankaŭ estas tre malfacile troveblaj alkoholaj seninfektiloj.

Lucia: Bedaŭrinde ke maskoj estas neaĉeteblaj, kvankam surhavi maskon estas la baza rimedo por rezisti al la nova kronviruso, tamen memoru, ofte lavu viajn manojn kaj ne iru al la multe vizitataj lokoj. Do, ĉu lernejoj kaj laborejoj en via urbo normale funkcias, kaj ankaŭ la vendejoj, superbazaroj ktp?

Suso: Plej multaj vendejoj fermis sian pordon, nur manĝaĵvendejoj kaj apotekoj restas malfermitaj. Rilate instruadon, de vartejoj ĝis universitatoj kaj altlernejoj ne funkcias, almenaŭ ne funkcias ĉeeste, ĉar instuistoj estas devigataj sendi al siaj lernantoj ekzercojn kaj lecionojn interrete. Tamen tio montriĝis nesufiĉa por taŭga instruado kaj aliflanke ne ĉiuj infanoj, ĉefe en kamparaj regionoj, disponas komputilon kaj printilon.

Lucia: Ni kune esperas ke la ĉiutaga vivo kaj laboro povos rapide renormaliĝi laŭgarde. Do kara Suso, vi scias, ke nia programo estas nomata "Fragmentoj de Kortuŝaj Momentoj". Ĉu iaj novaĵoj, okazaĵoj aŭ neforgeseblaj scenoj rilataj kun la kronvirusa epidemio forte impresis vin?

Suso: Nu, sendube la solidaro inter homoj. Pluraj najbaroj sin proponas al maljunuloj por helpo en kuirado aŭ aĉetado de bezonaĵoj. Kaj antaŭ kelkaj minutoj mi ricevis hejme faritan maskon, kiun donacis al mi najbarino, do tiaj montroj de solidaro kaj, kial ne diri tion, de estimo, de amo, estas tre plaĉaj.

Lucia: Antaŭ kelkaj tagoj vi sendis mesaĝon al mi, de kiuj mi scias, ke la ĉinaj medicinaj helpmaterialoj jam atingis vian landon, ĉu vi povus pli multe informi nin pri tio?

Suso: Jes. La 17an de marto, ĉina aviadilo venis kaj surteriĝis en la flughaveno de Zaragozo, orienta Hispanio, kun tridek tunoj da hospitalaj materialoj interalie kun 500 mil maskoj. Akompanis tiun sendaĵon naŭ ĉinaj fakuloj. Poste, la 24an de marto, alia ĉina aviadilo surteriĝis samloke, en Zaragozo, kun maskoj, gantoj, spiriloj, protekt-kostumoj kaj eĉ hospitalaj litoj. Oni planas la almenaŭ de pli aviadiloj kaj tiun serion da helpflugoj oni baptis per la nomo "Silka Vojo".

Lucia: Dankon, dankon al vi kara Suso. Dankon pro via ĉeesto al nia programo. Bone protektu vin kaj subtenu kontakton kun ni! Ĝis!

Suso: Ĝis la reaŭdo, kara Lucia. Kaj Koran dankon, Ĉinio.

Laŭ donitaĵoj de la usona Universitato Johns Hopkins, ĝis la 9a horo ĵaŭde antaŭtagmeze laŭ pekina tempo, la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano superis 1,5 milionojn, kaj entute 88 415 homnoj mortis pro la malsano.

La donitaĵoj montris, ke en Usono la nombro de konfirmitaj kazoj superis 420 milojn. Ĝis la 5a horo ĵaŭde matene laŭ pekina tempo Usono raportis entute 423 135 konfirmitajn kazojn kaj 14 390 mortojn. La kronvirusa epidemio trafis ĉiujn usonajn ŝtatojn, Vaŝingtonan Distrikton de Klumbio kaj eksterlandajn teritoriojn.

Laŭ la plej novaj donitaĵoj publikigitaj de la itala Departemento pri Civila Protekto, la kronvirusa pandemio foprenis 18 279 vivojn en enfermita Italio, kaj la totala nombro de konfirmitaj kazoj kalkuliĝis al 143 626 ĝis ĵaŭdo. Tiutage, 610 novaj mortoj estis raportitaj, kaj 1 979 homoj resaniĝis, levante la totalon de resanigitaj pacientoj ĝis 28 470.

Laŭ la Nacia Komisiono pri Sano, entute 42 novaj konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano, 38 el fremdaj landoj, unu nova morto kaj 47 sensimptomaj kazoj estis raportitaj ĵaŭde en la ĉina ĉeftero. La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 81 907. Entute 3 336 homoj mortis pro la malsano, kaj 1 097 sensimptomaj pacientoj estis sub medicina observado.

En la sama tago, ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj diris, ke 85 pacientoj elhospitaliĝis post resaniĝo, kreskigante la totalan nombron de resanigitaj kazoj ĝis 77 455.

Karaj amikoj, bonvolu sekvi niajn raportojn kaj kontribui al ni per ĉi-rilataj videaĵoj aŭ bildoj. Viaj kontribuaĵoj kuraĝigos ĉiujn meze de la epidemio. Dankon! Mi estas Lucia en Pekino. Ĝis la venonta fojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin