Ĉinio aranĝis 68 scienc-esplorajn projektojn kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-04-13 12:49:24     Redaktoro:Ĝoja

Laŭ informo el gazetara konferenco pekine okazigita de mekanismo de la ĉina Konsilantaro pri komunaj prevento kaj rego kontraŭ nova kronvirusa malsano, science, orde kaj stabile funkcias relaboriĝo kaj reproduktiĝo de ĉinaj scienc-teknikaj entreprenoj kaj montriĝas la tendenco de plirapida ĉiuflanka renormaliĝo, kaj ĝenerale estas alta la proporcio de relaboriĝo kaj reproduktiĝo de altnov-teknikaj zonoj.

De post la eksplodo de la epidemio la ĉina Scienc-Teknika Ministerio aranĝis 68 urĝajn projektojn kun 320 milionoj da juanoj por scienc-esploro. Zhang Xiaoyuan, estro de Departemento pri Resursa Aranĝo kaj Administro sub la ĉina Scienc-Teknika Ministerio, konigis:

"Danke al komuna klopodado de diversaj flankoj ni rapide finis takson pri kaŭzo de malsano kaj vicriveladon de la tuta genomo, cetere kontinue rekomendis periodajn fruktojn al klinika fronto, aranĝis 5 teknikajn vojliniojn en esplor-produkto de vakcino kaj por ĉiu vojlinio unu ĝis 3 teamoj laboras samtempe por solvi malfacilojn kaj problemojn, nun jam 11 periodaj fruktoj pri reakciiloj kaj medikamentoj estis listigitaj en 'Kuracan Planon'".

Lastatempe la Scienc-Teknika Ministerio dissendis dokumenton titolitan Rimedoj por ke scienc-teknika renovigo subtenu relaboriĝon, reproduktiĝon kaj ekonomian stabilan funkcion, kaj elmetis 18 rimedojn rilatajn al 9 flankoj, kiuj fortigas subtenon al scienc-teknikaj entreprenoj, landaj alt-nov-teknikaj ekspluatejoj kaj sendependaj kreivaj demontrejoj kaj sisteme aranĝas scienc-teknikan apogon al ekonomia stabila disvolvo.

Ĝis la 1-a de aprilo 79% da 169 landaj alt-nov-teknikaj ekspluatejoj kaj entreprenoj rekomencis produktadon, 94,2% da grandaj entreprenoj rekomencis produktadon kaj en 35 landaj alt-nov-teknikaj ekspluatejoj ĉiuj entreprenoj eklaboris.

Bao Xianhua, estro de Departemento pri Esplora Komercigo kaj Regiona Renovigo sub la ĉina Scienc-Teknika Ministerio, konigis, ke ĝenerale estas alta proporcio de relaboriĝo kaj reproduktiĝo en alt-nov-teknikaj ekspluatejoj. Li diris:

"Laŭ nia statistiko pri enketoj al 21 provincoj kaj municipoj estis pli ol 90% la meznombra proporcio de relaboriĝo kaj reproduktiĝo de alt-nov-teknikaj entreprenoj. Laŭ monitoro al pli ol 30 mil scienc-teknikaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj en landaj alt-nov-sciencaj ekspluatejoj, la meznombra proporcio atingis 83,3%. Ni kunlaboras kun financaj fakoj, esploras kaj ellaboras detalajn metodojn por pliigi rektan subtenon al scienc-teknikaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj en esplorado. Samtempe ni gvidos socian kapitalon fortigi subtenon al tiuj entreprenoj en monkolekto per fonduso pri enkonduko de komercigo de fruktoj."

Pro kvaranteno rapide pliiĝis diĝitaj produktoj nov-teknikaj kaj nov-modelaj kiel teleoficado, video-kunveno, interreta eduko, interreta muzeo kaj diĝita amuzaĵo. Qin Yong, estro de la Departemento pri Alta kaj Nova Tekniko sub la ĉina Scienc-Teknika Ministerio, faris konigon pri novaj planoj por kultivi kaj plivastigi novajn industriojn kaj modelojn en la estonteco. Li diris:

"Ni pluapaŝe fortigos esploron kaj ekspluaton de progresintaj teknikoj kaj plimulte subtenos solvon de malfaciloj por ŝlosilaj kernaj teknikoj, fortigos enkondukon de novaj industrioj kaj modeloj, kiuj montras grandan potencialon en la epidemio, inkluzive de industrioj de sanigo, scienc-teknika servo, inteligenta urbo, moderna loĝistiko kaj eduko, kaj plupaŝe disvolvos tiujn novajn funkciojn."

Nun en Ĉinio diversaj lokoj sinsekve komencis printempan plugadon. La ĉina Scienc-Teknika Ministerio donis fokuson al karakterizaĵoj kaj malfaciloj de printempa plugado dum la epidemio kaj alvokis, ke specialistoj scienc-teknikaj fortigu servon de agrikultura scienc-tekniko. He Defang, vicministro pri scienco kaj tekniko, diris:

"Ni ĉefe ĉirkaŭas 'akcelon de printempa plugado kaj garantion de provizado', bone donas teknikan servon, pliigas kapablon de grena produktado kaj de prevento kaj redukto de katastrofoj. Ni ĝustatempe elektas progresintajn kaj konvenajn fruktojn, redaktas kaj printas scienc-teknikajn manlibrojn kaj rekomendas ilin al kamparanoj. Ni aktive gvidas kamparanojn fari renovigon kaj entreprenadon, pliigas laborajn kanalojn por malriĉuloj. Ni perfektigas interretan laboran mekanismon kaj faras trejnon, solvas demandojn interrete por helpi al kamparanoj solvi teknikajn malfacilojn en printema plugado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin