Distanca Pasko en Italio --- Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2020-04-15 13:23:57     Redaktoro:Pluveta

Hodiaŭ, la 12an de aprilo, estas Pasko en Italio. Estas itala proverbo, kiu diras: "Kristnasko kun via familio. Pasko kun tiu, kiun vi volas" (itale, "Natale con i tuoi, Pasqua con chi vuoi.") En tiu ĉi sezono, fakte, homoj ŝatas profiti je la bela printempa vetero por vojaĝi kaj ĝui artajn urbojn, maron aŭ montaron. Aŭ, se oni restas hejme, oni gustumas tipajn manĝaĵojn, kiel la dolĉaĵon nomatan "kolombo", kiu estas simbolo de paco kaj de la katolika Sankta Spirito. Ĝi ankaŭ povas simboli esperon por la fino de katastrofo, kiel la biblia birdo, kiu revenis al la arko de Noao portante ulivarban branĉon, tiel montrante la ekziston de proksima tero post la monda diluvo. Certe al multe da homoj tiu historio pensigus al la fino de la pandemio, same kiel la ĉielarkaj desegnaĵoj kun la skribo "Ĉio iros bone", kiuj ekis en Italio kaj disvastiĝis en la tutan mondon. Alia tipa Paska manĝaĵo en Italio estas ĉokolada ovego, kiu enhavas surprizon por la ĝojo de la infanoj. Ankaŭ ĝi estas signo de renasko, kiu aludas al la fakto, ke Jesuo resurektis el la tombo. Ofte najbaroj havas la tradicion interŝanĝi ĉokoladajn ovojn kaj kolombojn je la gusto de almondoj kaj kandizitaj oranĝoŝeloj .

Sed ĉi jare estas, kompreneble, speciala Pasko. Polico patroladas la vojojn ekster la urboj kaj ne eblas iri pli malproksime ol 200 metroj el sia domo, sen kunporti identecan dokumenton kaj subskribitan deklaron pri la nepreco de la elhejmiga kialo. Kontroloj estas tre striktaj kaj monpunoj tre altaj. Bondeziroj de "Bona Pasko" estas nur telefonaj aŭ interretaj. Najbaroj pli ofte interŝanĝas hejme kudritajn maskojn ol kolomboj, ĉar ili malfacile troveblas en apotekoj kaj, kiam ili estas, ili tuj malaperas, eĉ se ili terure multe kostas. Dum interretaj mendoj atendigas vin dum monatoj. Ĉiuj supermerkatoj de la lando estas fermitaj dum Pasko kaj Paska Lundo. Dum la pasintaj tagoj, pro la alproksimiĝo de tiu grava festo, la vicoj estis tre longaj, eĉ ekster la enirejoj de la komercaj centroj. Ili poste pludaŭris ene de ili, ĝis la enirejo de la supermerkato mem. Ĉiuj pacience atendis je sekureca distanco unu el la aliaj, surhavante maskojn kaj kelkfoje okulvitrojn aŭ gantojn. Ĉiuj desinfektis siajn manojn, kiam ili finfine atingis la eksteran enirejon. La tuta aĉet-maniero fakte ŝanĝiĝis. Nun oficistoj atente enirigas nur malmulte da homoj samtempe en la supermerkaton, por eviti danĝeran kolektiĝon, kiu malebligus respekti sekurecajn distancojn, dum laŭtoparoliloj daŭre invitas homojn zorgi pri tio. Kasistinoj estas inter la heroinoj de tiu ĉi pandemio. Nuntempe ĉiuj el ili surhavas maskojn kaj gantojn kaj atente desinfektas la kason post ĉiu kliento. Travidebla vitro protektas ilin kaj klientoj klopodas stari kiel eble malproksime por montri sian zorgon pri ilia sano.

Fakte, je la komenco homoj iris ĉiutage aĉeti etan kvanton da pano kaj aliajn malgrandaĵojn. Ĉar aĉeti manĝaĵojn estas unu el la malmultaj permesataj kialoj por eliri el sia domo, tiu malgranda regula aĉetado iĝis kvazaŭ facila ekskuz-preteksto spiri freŝan aeron. Sed nun multe da supermerkatoj ne permesas eniri sen puŝĉareto, por komprenigi al ĉiuj la gravecon aĉeti sufiĉe multe en unu fojo kaj ne devi tro ofte reveni. Krome, la aliro al kelkaj varoj estas malpermesata pere de glubendoj, por certigi, ke homoj limitu sin mem al la aĉetado de viv-necesaj aĵoj. Inter tiuj "malpli necesaj" varoj estis ankaŭ kajeroj kaj kolorkrajonoj por infanoj kaj semoj, kiuj tamen nun denove aĉeteblas. Fakte, se homoj havas ĝardenon, laboreti tie estas unu el la malmultaj manieroj sekure sunumi kaj moviĝi en la freŝa aero. Tio havas malstreĉiĝan efikon, same kiel por infanoj libere desegnadi kaj pentradi. Do oni rekonis la psikologian helpon de tiuj aktivadoj en tiu ĉi momento.

La soleco de la homoj en tiu distanca vivo, kiu sentiĝas eĉ pli forte dum festotagoj, ankaŭ portis al revigligo de malgrandaj legom-vendejoj, kiuj antaŭ la epidemio multe suferis pro la kreskanta konkurenco de supermerkatoj. Antaŭ tiuj vendejetoj estas malmulte da vico kaj ene la telefono ĉiam sonorilas, ĉar vendistoj ĉiam pretas porti aĉetaĵojn hejmen al la klientoj. Krome, la varoj estas pli freŝaj kaj ofte pli malmultekostaj ol en supermerkatoj. Dum la longaj tagoj hejme, kuirado iĝis denove tre grava. Ĵurnaloj plimultigis receptajn paĝojn kaj memorojn pri pli sana kuirarta tradicio. Do oni denove multe pensas pri la kvalito de la ingrediencoj. Eble post la fino de la epidemio tiu memoro iĝos parto de la necesaj ŝanĝoj al pli daŭripova vivo por nia socio kaj planedo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin