Trump deklaris haltigi kotizadon de Usono al MOS

(GMT+08:00) 2020-04-15 16:23:52     Redaktoro:Pluveta

Usona prezidento Donald Trump marde deklaris portempan haltigon de kotizado al la Monda Organizo pri Sano.

Trump anoncis la decidon vespere en gazetara konferenco de la Blanka Domo. Li diris, ke Usono ĉiujare pagis kotizon de pli ol 400 milionoj da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano, kaj kiel ĉefa financanto de la organizo Usono rajtas respondecigi ĝin pri la agoj dum la pandemio.

Pri la akuzo de Usono, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, avertis en la 8a de aprilo, ke la nova kronviruso ne devas esti prenita kiel ĵetono en politika transakcio, kaj ĉiu lando devas fortigi solidarecon interne kaj kun aliaj por komuna batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin