Rekomenco de laboro kaj produktado puŝas renormaligon de ekonomia disvolviĝo

(GMT+08:00) 2020-04-16 16:03:30     Redaktoro:Pluveta

Nun la kronvirusa epidemio disvastiĝas tra la mondo kaj portas gigantan defion al la tutmonda publiksana sekureco. Ankaŭ la monda ekonomio alfrontas severajn defiojn. En videa pintkunveno en la fino de marto, gvidantoj de Grupo 20 akcentis kune protekti stabilecon de tutmondaj industri- kaj proviz-ĉenoj kaj redukti damaĝon alportitan de la mondpandemio flanke de ekonomia kresko kaj socia ordo. Kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo, Ĉinio faris pli ol 30% da kontribuo al la monda ekonomia kreskado, kaj ĝia ekonomio, portempe paŭzigita, nun rapidigas sian rekomencon surbaze de pliboniĝo de la kontraŭepidemia situacio.

Nun situacio de la epidemio kun Wuhan kiel la ĉefa batalejo en Ĉinio estas fundamente regata. En la 8a de aprilo, Wuhan komplete nuligis restrikton eniri aŭ eliri la urbon. Ĝis la fino de marto, 4 milionoj kaj 600 miloj da homoj en Hubei-provinco revenis al sia laborejo. Wuhan rapidigas rekomencon de produktado kaj normala vivo. En Wuhan-a Ŝtala kaj Fera Limigita Kompanio, 5 altfornoj kaj 9 konvertoroj estis metitaj en produktadon kun tuta energio. Grandaj supermerkatoj de Wuhan sinsekve sin malfermis al la publiko.

En la 1a de aprilo, ĉina Komerca Ministerio publikigis Cirkuleron pri Plua Reformo kaj Malfermo kaj Stabiligo de Fremda Investo en trakto de Epidemio. La cirkulero elmetis konkretajn rimedojn por renormaligo de produktado kaj ordo de fremdaj firmaoj, plibonigo de investa medio kaj antaŭenigo de konstruado de malferma platformo.

Sekve de normaligo de prevento kaj regado de la epidemio en Ĉinio, aroj da gravaj programoj rekomencis sian laboron. En la 1a de aprilo, nova fabriko de BMW Brilliance, unu el ŝtataj gravaj programoj de fremda kapitalo, oficiale komencis konstruadon en Tiexi-distrikto de la urbo Shenyang. Post ĝia finkonstruiĝo, Ĉinio fariĝos plej granda bazloko de produktado de BMW en la mondo kaj plej granda esplora bazloko de BMW krom la ĉefstabejo en Germanio.

En la 28a de marto, la trajno interliganta Wuhan kaj eŭropaj landoj, ekveturis de Wuhan kaj atingis Duisburgon post 15 tagoj. Renormaligo de la trajna transporto ludas gravan rolon por plifortigi internacian komercon kaj garantii senbaran loĝistikon.

Kiel plej granda manufaktura lando en la mondo, Ĉinio posedas gravan pozicion en tutmondaj industri- kaj proviz-ĉenoj, kunigantan landojn kaj regionojn en la supro kaj malsupro. Tial rekomenco de laboro kaj produktado en Ĉinio utilas al stabiligo de tutmonda provizĉeno kaj kreas laborpostenojn kaj bonŝancojn de ekonomia disvolviĝo por tiuj landoj kaj regionoj de la industria ĉeno.

Fronte al la krizo, ĉinaj entreprenoj rapidigas transformadon kaj ĝisdatigon. Ili fokusiĝas al cifereca ekonomio kaj prisana industrio por tutforte akceli sciencan kaj teknikan novigon kaj formi novan kinetan energion. Ĉina Komunikila Grupo okazigis surretan dungadon sur la platformo Yangshipin por helpi al entreprenoj trovi taŭgajn personojn kaj al laboropetantoj taŭgajn laborpostenojn.

En la 31a de marto, ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, diris, ke COVID-19 estas plej granda defio por UN post ĝia fondiĝo. Vizaĝe al la krizo, ĉefaj ekonomioj de la internacia komunumo devas kunordigi sin por senhezite preni inkluzivan kaj novigan politikon kaj agadon. Rekomenco de produktado ĉe ĉinaj entreprenoj signifas premi la butonon de restarigo, kio kiel eble plej frue elsavos la mondan ekonomion el malprosperiĝo kaj recesio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin