Ĉinio alportas ŝanĉojn al eksterlandaj entreprenoj plu

(GMT+08:00) 2020-04-16 20:50:22     Redaktoro:Pluveta

La akcelata disvastiĝo de la pandemio alportis skuon al la tutmonda ekonomio kaj internaciaj komerco kaj investo. La kresko de la ĉina ekonomio ankaŭ estis influita, tamen tio ne damaĝos ĝian medion de komerco kaj investo. Reformado kaj malfermo ankoraŭ estas la plej grava politiko de Ĉinio, kiuj estas senĉese riĉigitaj kaj kompletigita. La ampleksa avantaĝo de Ĉinio en investa kampo ne ŝanĝiĝis, kio donas konfidon al la internacia kunlaboro. En la batalo kontraŭ la pandemio, la cifereca ekonomio, telelaboro, altnivela produktado kaj aliaj kampoj rapide kreskis en Ĉinio. Tio ankaŭ alportas ŝanĉojn al eksterlandaj entreprenoj.

La 30an de marto, Ĉinio publikigis Proponon pri Konstruado de pli Ampleksa Sistemo kaj Mekanismo pri Merkataj Elementoj, kio profundigos reformadon de akordigo de merkataj elementoj, akcelos laŭvican interfluon de la elementoj, kaj plue aktivigos krean kapablon de la socio kaj viglecon de la merkato. La dokumento diris, ke Ĉinio antaŭenigos malfermon de la kampoj pri valorpapero, fonduso kaj templimiga negoco, liberigos kondiĉojn pri permeso de eksterlandaj financaj agentejoj kaj akcelos partoprenon de internaj financaj agentejoj en internacia negocado. Ĉinio profundigos internacian kunlaboron de fundamenta studado, esploros novan modelon pri teknik-scienca novigo de internacia kunlaboro kaj vastigos malfermon de la teknik-scienca kampo. Tiuj rimedoj prenotaj de Ĉinio montris firman kaj neŝanĝeblan decidon pri reformado kaj malfermo, kio nepre aldonos stabilecon al la komerca medio kaj fortigos fundamenton de ekonomia disvolviĝo de la lando.

La pandemio malrapidigis kreskon de la ĉina ekonomio, tamen tio estas ne daŭrigebla, ĉar ne ŝanĝiĝos la situacio de longtempa bona tendenco, ne ŝanĝiĝos la altiro de supera merkato, nek ŝanĝiĝos la ampleksa avantaĝo pri industria sistemo, homa resurso, bazaj instalaĵoj kaj aliaj. Ŝanhajo estas celita loko kaj grava signalo de eksterlanda investo. Laŭ informo de la gazetara konferenco en la 10a de aprilo, la eksterlanda investo de la municipo en la unua trimestro atingis 4 669 milionojn da usonaj dolaroj, kiu kreskis 4.5% kompare kun tio en la sama periodo de la pasinta jaro. Inter ili, la donitaĵo en marto atingis 1 872 milionojn da usonaj dolaroj, kiu kreskis 20.8% kompare kun tio en la sama periodo de la pasinta jaro. Tio prezentis prognozon kaj konfidon de eksterlandaj investantoj.

Laŭ administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, Ĉinio starigos novajn eksperimentajn zonojn por translanda elektronika komerco, subtenos la prilaboran komercon kaj organizos interretan Kantonan Foiron por stabiligi eksterlandajn komercon kaj investon meze de la novkronvirusa pandemio. La kunveno decidis daŭrigi favorajn impostajn politikojn por inkluziva financa servo kaj mikropruntedonaj kompanioj por helpi malgrandajn kaj miniaturajn firmaojn, memdungitajn laborulojn kaj terkulturistojn venki malfacilojn. Ĉina vicministro pri financo Xu Hongcai diris la 3an de aprilo en gazetara konferenco de la Ŝtata Konsilio, ke la lokaj registaroj de Ĉinio emisiis pliajn 1 080 miliardojn da juanoj da specialaj obligacioj ĝis la fino de ĉi tiu marto, kiuj estos uzataj por financi grandajn infrastrukturajn projektojn, inkluzive de fervojaj kaj mediprotektaj projektoj. La emisio de specialaj obligacioj servas por mildigi la premon de ekonomia malkresko kaŭzita de la kronvirusa epidemio. La detalaj rimedoj estas ĝuste la ŝanĉoj de ankaŭ la eksterlandaj entreprenoj. Tiuj rimedoj aldonis motivojn al profito de eksterlanda investo.

Sub la situacio de pandemio, la uzado de eksterlandaj kapitalo en altnivela tekniko kaj informa servo efektivigis kreskon en Ĉinio, kio signifas altigon de kvalito de la uzado. Laŭ donitaĵo de la ĉina Ministerio pri Financo, ke en la unua trimestro, la uzado de eksterlandaj kapitaloj en altnivela servo kreskis je 15.5%, inter ili, la servoj pri informo, elektronika komerco, sperta tekniko kreskis respektive je 28.5%, 62.4% kaj 95%. La cifereca ekonomio, artefarita inteligenteco, telekuracado kaj telelaboro, 5G, kaj industria interreto rapide disvolviĝis en Ĉinio dum la pandemio, kio alportos grandan ŝanĉon por altnivela industrio kaj informa servo. Tio nepre alportis pliigon de investo el la tuta mondo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en speciala konferenco de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri COVID-19, ke ili devas rekomenci ekonomian disvolvadon kaj stimuli integriĝon de regiona ekonomio, plue redukti doganon, forigi obstaklojn, glatigi komercon, akceli investon, malfermi merkaton unu al alia kaj malfermi "rapidan koridoron" por gravaj kaj urĝaj personaraj interŝanĝoj. Tio estas klara signalo, ke Ĉinio klopodas por akceli ekonomian disvolviĝon de la tuta mondo per internacia kunlaboro. Tio nepre estas grava profito ankaŭ por la eksterlandaj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin