Fokusoj de la Semajno (Apr.17)

(GMT+08:00) 2020-04-17 10:40:25     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Marde, laŭ la mekanismo de la Ŝtata Konsilio pri komuna prevento kaj regado de la nova kronviruso, Ĉinio aprobis la klinikajn provojn de du kandidatoj por senaktivigitaj vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano.

La du kandidatoj por vakcinoj estis ekspluatitaj de Wuhan-a Instituto de Biologiaj Produktoj sub la Ĉina Nacia Farmacia Grupo kaj la esplora kaj ekspluata limigita kompanio Sinovac en Pekino. Klinikaj provoj de la du vakcinoj jam komenciĝis.

La du vakcinoj estas la unuaj ĉinaj senaktivigitaj vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano, kiuj estas aprobitaj por klinikaj provoj. Per uzo de mortigitaj patogenaj mikroorganismoj por plibonigo de imuniga kapablo, la vakcinoj havas avantaĝojn de matura produktprocedo, regeblaj normoj de kvalito kaj vasta amplekso de protekto. Ili povas esti uzataj por grandskala vakcinado, kaj iliaj sekureco kaj efikeco povas esti juĝitaj laŭ internacie akceptitaj normoj.

Ĉinio metis solidan bazon por esploro pri senaktivigitaj vakcinoj, kiuj estis vaste uzataj por batali kontraŭ hepatito A, gripo, man-pied-buŝa malsano kaj poliomjelito. La vakcinaj ekspluatantoj havas kapablon por grandskala produktado kaj pretas por la krizokaza uzo de la vakcinoj laŭ koncernaj leĝoj kaj regularoj.

La lastaj kvar pacientoj de la kronvirusa malsano en la ĉambroj de intensa prizorgado de la hospitalo Leishenshan de Wuhan estis transigitaj marde, kiam la hospitalo sin preparis por fini la funkciadon.

La kvar pacientoj estis transigitaj al la hospitalo Zhongnan de la Universitato Wuhan por plua kuracado. La hospitalo difinita por kuracado de severaj kaj krizaj pacientoj de la kronvirusa malsano en la epicentro de la kronvirusa eksplodo en Ĉinio nun ellasis ĉiujn pacientojn ĝis mardo.

De post la akcepto de la unua grupo de pacientoj de la kronvirusa malsano en la 8a de februaro, la hospitalo Leishenshan traktis ĉirkaŭ 2 011 pacientojn, inkluzive de pli ol 1 000 severaj kaj krizaj. Pli ol 1 900 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

La germana revuo Fokuso lastatempe publikigis artikolon, dirante, ke nuntempe Ĉinio raportis preskaŭ neniun novan konfirmitan kazon de la kronvirusa malsano, kaj ŝajnas, ke la ekonomio renormaliĝas pli rapide ol atendite, kio altiras grandan atenton de investantoj. La artikolo eksplikis kvar kialojn.

La artikolo diras, ke unue, Ĉinio estas avangarda. Kiam la pandemio disvastiĝis en eŭropaj landoj kaj Usono, la sukceso de Ĉinio en bridado de la epidemio portis al la tuta mondo la esperon solvi la krizon, kio signifas, ke disvolvado de la ĉina ekonomio povas esti denove akcelita. Due, la ĉina merkato kapablas rezisti krizon. La ĉina bilomerkato pruvis, ke ĝi estas pli kapabla ol tiuj de eŭropaj landoj kaj Usono en rezistado al krizo. Trie, profesiaj investantoj estas optimisaj pri la ĉina ekonomio. Iuj ĉefaj internaciaj investantoj sinsekve aĉetis akciojn de la ĉina interreta giganto Tencent kaj aliaj kompanioj de Ĉinio. Ĝenerale, tiuj investantoj baldaŭ denove interesiĝos pri ĉinaj kompanioj. Kvare, la enlanda postulado de Ĉinio kreskas. Hodiaŭa Ĉinio estas tute malsama ol antaŭ kelkaj jaroj. Mezklasaj grupoj en Ĉinio rapide kreskas, kaj la konsuma nivelo plialtiĝas. Perspektive, la dua plej granda ekonomio de la mondo kun 1 400 milionoj da loĝantoj estas plena je potencialo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin