Fondiĝas serba sistemo de preventado kaj regado kontraŭ epidemio 

(GMT+08:00) 2020-04-18 10:37:03     Redaktoro:Ĝoja

La 24-an de marto en Beogrado serbaj soldatoj kaj laboristoj muntas litojn por portempa kuraccentro sub la propono de ĉinaj fakuloj.

Nun la novkronvirusa malsano propagiĝas en la mondo, Ĉinio kaj bone faras preventadon kaj regadon kaj helpas aliajn landojn pere de sendo de fakulgrupoj, dono de varoj kaj divido de spertoj. Lastatempe Lin Bingliang, membro de ĉina fakulgrupo por helpi Serbion kaj vicestro de Tria Filia Hospitalo sub la Universitato Sun Yat-Sen pri kontaĝaj malsanoj, diris intervjuate de Ĉina Komunikila Grupo, ke Serbio aktive agas kontraŭ la epidemio kaj akceptis preskaŭ ĉiujn opiniojn kaj proponojn metitajn de la fakgrupo, nun laŭgrade fondiĝas la sistemo de preventado kaj regado kontraŭ epidemio kaj aperis pozitiva kaj pliboniĝa tendenco. Li kredas, ke Serbio venkos la epidemion.

La 15-an de marto laŭ la loka tempo serba prezidento Aleksandar Vučić deklaris la landon en "urĝan staton" kaj plorante petis de Ĉinio sendi kuracan helpon. Li diris:

"Ni donas altan esperon al tiu, kiu estas la unika kapabla doni helpon en la malfacilo, ĝi ĝuste estas Ĉinio, ni petas, ke Ĉinio donu ĉiun helpon."

Aktive reagis Ĉinio. Vespere de la 21-a de marto sesopa fakgrupo de Ĉinio atingis Beogradon, kune kun pli ol dek tunoj da varoj, inkluzive de spiraj maŝinoj, maskoj kaj testiloj, kiujn la ĉina registaro urĝe amasigis. Lin Bingliang estas membro de la grupo de fakuloj. Atinginte Serbion li trovis Serbion en malfacila situacio. Li diris, ke la sistemo de kontaĝa preventado kaj regado alfrontas grandan premon kaj Serbio jam estas en la ŝlosila tempo.

"Estas serioza la situacio en najbaraj landoj rilate al la novkronvirusa malsano, kaj revenis preskaŭ 400 mil homoj el Italio, Germanio, Hungario, Hispanio kaj aliaj landoj antaŭ fermo de landlimo la 20-an de marto. Cetere, en tiel serioza epidemio la serba sistemo de preventado kaj regado estas tro malfortika, ekzemple malforta informadiko de publika sano kaj manko de kuracistoj kaj flegistoj. Do nia plej ŝlosila afero estas kiel eble plej rapide fondi la sistemon kaj reton de preventado kaj regado kaj plenigi la mankojn."

Kiel fakulo pri infektaj malsanoj, Lin Bingliang helpis serbajn hospitalojn aranĝi ĉambrojn kaj klinikojn, ankaŭ faris kuracadon, popularigis sciojn kaj antaŭvidis la epidemion. En la tri semajnoj en Serbio fakuloj de la ĉina grupo vizitis 22 hospitalojn, faris 15 interŝanĝojn kaj donis 9 prelegojn. Lin diris:

"En la unua kaj dua semajnoj ni estis ege okupataj, ĉar ni faris kaj enketon kaj adaptiĝis al la serba tempo. Matene ĉirkaŭ je 4-a kaj 5-a horo ni eklaboris ekstere, ĉirkaŭ je 8-a kaj 9-a horo revenis kaj kunsidis, ellaboris la duatagan planon kaj ofte laboris ĝis nokto. Fakte tia maniero estas la kutimo de kuracistoj, tial mi ne sentis lacecon, nur grandan respondecon kaj premon."

Lin trovis, ke Serbio havas propran avantaĝon en la preventado kaj regado: la registaro tre atentas laborojn kontraŭ la epidemio. Li diris:

"La serba registaro tre atentas la preventadon kaj regadon. Frue ili faris sufiĉan preparon kaj la registaro donis subtenon en la flankoj de homfortoj, varoj kaj financo. Due ili frue fermis la landlimon, plenumis noktan elirmalpermeson, kaj tiuj rimedoj povas rompi kanalojn de disvastiĝo de la viruso. Cetere ili mobilizis kuracistojn kaj flegistojn, ĉiuj civitanoj aplaŭdas kaj subtenas kuracistojn kaj flegistojn, ankaŭ faris reklamojn por kuraĝigi ilin."

La serba flanko aŭdis proponojn de ĉinaj fakuloj kaj alprenis metodojn kiel portempajn kuraccentrojn kaj grandskalan teston. Nun klare leviĝas kapablo testi la viruson kaj laŭgrade fondiĝas serba sistemo de preventado kaj regado kontraŭ epidemio.

"Ni donis multajn proponojn, preskaŭ ĉiujn ili akceptis, tial pliboniĝis la sistemo de preventado kaj regado, ekzemple leviĝis la testa kapablo, grande ŝanĝiĝis konscio de kuracistoj kaj flegistoj kaj aranĝo de klinikoj por februloj. Cetere por altigi kapablon ili akceptis nian proponon kaj fondis portempajn kuraccentrojn, nun la formo jam fondiĝis. Mi kredas, ke Serbio venkos la epidemion."

Aperis tendenco de pliboniĝo de laboroj kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin