Afriko atakis Usonon pro ĝia haltigo de kotizado al MOS

(GMT+08:00) 2020-04-18 17:27:05     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe per deklaracioj, ĉefartikoloj, opinioj de fakuloj kaj aliaj manieroj diversaj rondoj kaj ĉefaj amaskomunikiloj de Afriko kritikis Trump pro lia ĵeto de respondeco sur la Mondan Organizon pri Sano, haltigo de kotizado al la organizo kaj alvokis, ke Ĉinio kaj Afriko faru pli striktan kunlaboron por komune bati la epidemion.

Afrikaj gvidantoj unuiĝis kaj defendis Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝeneralan sekretarion de la Monda Organizo pri Sano. Ili esprimis konsternon pri tio, ke la usona registaro oponas kontraŭ gvidado de la organizo por batalo kontraŭ la epidemio, diris, ke la Afrika Unio kaj Afriko plenforte subtenos la organizon kaj Tedros, kaj alvokis, ke oni devas doni fokuson al komuna batalo de la tuta globo kontraŭ la epidemio, sed ne al kondamno.

Afrikaj diversaj rondoj oponas kontraŭ la usona haltigo de kotizado al la organizo, kaj afrikaj ĉefaj amaskomunikiloj alvokis eviti instigon de malamiko kaj pluapaŝe fortigi la amikajn rilatojn kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin