Atenditaj ekonomiaj donitaĵoj kun aperinta espero

(GMT+08:00) 2020-04-22 19:52:09     Redaktoro:Pluveta

Estis malfermita librovendejo en Wuhan

Laŭ donitaĵoj, vendrede publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 20,65 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,91 duilionoj da usonaj dolaroj) en la unua trimestro de 2020, malkreskante je 6,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Tio estas la plej evidenta falo de la ĉina ekonomio ekde 1992, kiam Ĉinio komencis publikigi trimestrajn donitaĵojn de la malneta enlanda produkto. La malkresko kongruas kun la atendo kaj estas akorda kun la sento de homoj. En la ĵus pasinta trimestro, la kronvirusa epidemio kiel la unua "nigra cigno" forte influis la ĉinan kaj la tutmondan ekonomiojn. Por bridi disvastiĝon de la epidemio Ĉinio fermis urbojn, trafikon, fabrikojn kaj vendejojn. La neevitebla ekonomia malkresko estas necesa kosto por savado de vivoj kaj reflektas la ideon preni la popolon kiel la plej gravan.

Komenciĝis fiŝkaptado en Hainan-provinco

Pro la kronvirusa epidemio, kiu plej rapide disvastiĝis en la plej granda sfero kaj estas plej malfacile regebla, grave influis la tutmondan ekonomion. Diversaj rondoj ĉiam anticipis, ke la ĉina ekonomio falos je pli ol 5% en la unua trimestro, kaj iuj eĉ prognozis la malkreskon de pli ol 10%. La 24an de marto, la retejo de la novaĵ-agentejo Reuters citis en raporto la donitaĵojn de la kompanio CBB, dirante, ke la ĉina ekonomio ŝrumpos je 10% ĝis 11%. Do, la malkresko de 6,8% estas tute en la amplekso de anticipo.

Surreta vendado de violonoj

Evidentiĝas la rolo de politikoj. La 17an de aprilo, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon, postulante neŭtrigi la influon de la epidemio per pli forta makroekonomia politiko dum konservo de atingoj de la prevento kaj regado kaj antaŭgardo kontraŭ resalto de la epidemio. Serio da pozitiva fiska politiko, prudenta monpolitiko, kaj politikoj por akcelado de konsumo, dungado kaj socia sekureco estos adoptitaj kaj ludos pozitivan rolon por stabileco kaj renormaliĝo de la ĉina ekonomio en la dua trimestro kaj la dua duono de la jaro.

Rekomenciĝis produktado de iu fabriko en Hebei-provinco

Iom antaŭe, la Internacia Mona Fonduso evidente malaltigis sian anticipon pri la tutmonda ekonomia kresko. Ĝi prognozis, ke la monda ekonomio falos je 3% en 2020, dum la ĉina ekonomio kreskos je 1,2% en 2020 kaj 9,2% en 2021. Mao Shengyong, proparolanto de la ĉina Nacia Statistika Buroo, komentis, ke la kresko de 1,2% estas rara inter la ĉefaj ekonomioj de la mondo, kaj la averaĝa kresko de la ĉina ekonomio en 2020 kaj 2021 ankoraŭ atingos pli ol 5%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin