Ĉina medicina teamo revenis post helpa misio en Pakistano

(GMT+08:00) 2020-04-19 16:15:15     Redaktoro:Pluveta

Medicina teamo de ok fakuloj, kiu helpis la batalon de Pakistano kontraŭ la kronvirusa epidemio, vendrede vespere revenis al Urumĉio, ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

La teamo konsistanta el fakuloj pri diversaj kampoj, inkluzive de spirado, kriza prizorgado kaj tradicia ĉina medicino, atingis Pakistanon en la 28a de marto kaj vizitis la urbojn Islamabado, Lahoro kaj Karaĉio.

La ĉinaj fakuloj komunikiĝis kun la federacia registaro de Pakistano, naciaj kaj lokaj prisanaj aŭtoritatoj, hospitaloj, medicinaj lernejoj kaj ankaŭ la Societo de la Ruĝa Krescento.

La teamaj membroj dividis siajn spertojn per pluraj videokonferencoj kaj liveris praktikajn kaj konkretajn sugestojn al siaj pakistanaj samprofesiuloj pri la diagnozo, klinika kuracado kaj epidemiologia studo de la kronvirusa malsano, la apliko de tradicia ĉina medicino, regado de hospitala infekto kaj konstruado de provizoraj hospitaloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin