Sentoj pri la spirito de vivo en printempo

(GMT+08:00) 2020-04-20 20:22:08     Redaktoro:邱杰明
Kun la ĉiuflanka renormoliĝo de produktado kaj laborado la vivo en la urbo Xi'an laŭpaŝe revenas al ordo. La movplena trafiko vekas la bruon, kiu silentis en longa tempo. La fonduo, rostaĵo, gimnastejo, tereno por pilkoludo, kiuj konstante konserviĝas en la memoro, nun ĉio revenas. Ĉu strato aŭ bazaro, ĉu parko aŭ verdejo, ĉie estas plenaj de vivo, kaj odoras la hommonda spirito.

Sereno ridas post pluvo. Tiam, kiel agrable estas ŝanĝi sian veston, inviti kelkajn amikojn al kuna ĝuo pri la belo printempa, aŭ la varmiĝo en suno, aŭ tiu ludado farata de Shaanxi-opera trupo el amatoroj kun kelkaj simplaj instrumentoj, kiu prezentas oreloplaĉan muzikon denove sub la piedo de la urbomuro…

Tiu ĉi printempo estas aparte bela pro la vivanta spirito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin