Xi laŭdis rolon de e-komerco en malriĉec-mildigo kaj vigligo de kamparo

(GMT+08:00) 2020-04-22 13:48:18     Redaktoro:邱杰明

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde diris, ke la elektronika komerco estas nova afero kun granda potencialo, kiu povas akceli la vendadon de agrikulturaj produktoj, helpi al vilaĝanoj sin liberigi de malriĉeco kaj faciligi vigligon de la kamparo.

Xi faris rimarkojn dum sia inspektvojaĝo en la vilaĝo Jinmi de la gubernio Zhashui en la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi.

Situanta en la montaro Qinling, la vilaĝo jam liberigis sin de malriĉeco per kulturado de orelfungo. En la trejncentro de la vilaĝo, Xi amike babilis kun vilaĝanoj, kiuj sin preparis por rekt-elsenda merkatado de agrikulturaj produktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin