Xi: Laborigo estas ŝlosila vojo el malriĉeco

(GMT+08:00) 2020-04-23 14:16:35     Redaktoro:邱杰明

Dum la lastatempa inspektvojaĝo al la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi, ĉina prezidanto Xi Jinping diris al lokanoj, ke laborigo estas la ŝlosila vojo el malriĉeco. Samtempe li ripetis sian memfidon pri atingo de la celo elimini malriĉecon en la lando antaŭ la fino de 2020. Xi diris al iu loka familio en la gubernio Pingli, ke nur per stabilaj okupoj la lokanoj povas havi prosperan vivon. La familio estis translokita kune kun 1 345 aliaj el ĉirkaŭaj malriĉaj regionoj, en kiuj oftis geologiaj katastrofoj.

Xi diris, ke reloĝigitaj homoj povas vivi en paco kaj kontento, nur kiam ili havas stabilan vivon, kio dependas de laboro.

Elimini malriĉecon estis ambicia celo starigita de la lando en 2016, kaj ŝajnas, ke Ĉinio jam estas proksima al la celo. Registroj montras, ke la nombro de malriĉuloj en Ĉinio reduktiĝis de dekoj da milionoj al kelkaj milionoj en malpli ol kvin jaroj.

Malgraŭ la nuna kronvirusa epidemio, ekde ĉi tiu jaro la prezidanto plurfoje instigis laŭplane elimini ĉian malriĉecon antaŭ la fino de 2020.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin