Kiamaniere preventi novan kronviruson hejme

(GMT+08:00) 2020-04-24 17:49:00     Redaktoro:邱杰明

En la jaro 2020, la nomo Nova Kronviruso aperis en nia vivo. Ĝi ŝtele eniris en multajn landojn kaj kaŭzis pneŭmonion, kiu minacas human vivon. La 28an de februaro, la Monda Organizo pri Sano anoncis, ke ĝi altigis la riskon de la nova kronviruso ĝis tre alta nivelo. Do, kiamaniere ni preventas la viruson hejme?

La viruso estas komunikebla inter homoj per ŝaŭmo kaj kontakto. Por eviti infekton per ŝaŭmo, ni devas uzi maskon. Kiam ni demetas maskon, ne tuŝu la frunton, sed demetu ĝin de la oreloj.

Reveninte hejmen, vi devas pendigi la superveston sub la sunlumo, malfermi la fenestron por ventolado, kaj lavi viajn manojn.

Jen estas detalaj paŝoj por lavi manojn.

Ne tuŝu viajn okulojn, nazon kaj buŝon antaŭ lavo de viaj manoj.

Ternu pli taŭge.

Prenu freŝajn legomojn kaj fruktojn, manĝu sanajn nutraĵojn, kaj praktiku sporton por plifortigi vian imunecon.

Se vi estus febra, tusus, aŭ ne fartus bone, vi nepre vizitu kuraciston kaj ricevu medicinan kuracadon.

Protektu nin mem, protektu niajn familianojn kaj evitu atakon de la viruso. Mi estas Shanshan, ĝis la revido.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin