Vojaĝo de Xi Jinping en Shaanxi signas mediprotekton kaj malriĉecforigo

(GMT+08:00) 2020-04-24 19:11:13     Redaktoro:邱杰明

Antaŭ nelonge la ĉina plejalta gvidanto Xi Jinping faris esploradon en la okcidenta province Shaanxi, kaj la unua stacio vizitita de li estis la ŝtatnivela natura protektejo Niubeiliang en la montoĉeno Qinling.

Kiel grava verda ekranego de ekologio en Ĉinio, Qinling estas geografia limlinio inter la sudo kaj la nordo kaj ĝuas grandan reputacion kiel "ŝtata centra parko". Sed antaŭ kelkaj jaroj la natura ekologio suferis seriozan detruon pro kontraŭleĝa konstruado de privataj vilaoj. Pri tio Xi persone faris pridemandon kaj sesfoje donis gravan instrukcion. En 2018 la centra decidantaro sendis laborgrupo por trakti la aferon kaj fine pli ol 1 100 vilaoj estis malkonstruitaj, kaj aro da ŝtatoficistoj estis enketitaj. Tio estis rigardata de la publiko kiel grava signalo ellasita de Ĉinio, intencigi protekton de medio kaj puni tiujn oficistojn, kiuj neglektas sian devon ĉi-rilate.

Oni rimarkis, ke ekde la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la konstruado de ekologia civilizo en la enlanda esplorado de Xi estas unu el la plej gravaj enhavoj. Ĉi-foja inspektado de Xi en la produndo de la montoĉeno Qinling estas post tiu marte en la vilaĝo Anjiyu de la province Zhejiang kaj en la marĉa parko Xixi de la urbo Hangzhou. Tio montras, ke la protekto de medio estas konsekvence atentata de Ĉinio. La koncepton pri ekologia civilizo ĝuste Xi Jinping iniciatis kaj ĉiam priatentadas.

Xi diris: "Ekonomia disvolvado ne povas esti farita je kosto de medidetruo, ekologio mem estas ekonomio, kaj protekto de ekologio estas ja disvolvado de ekonomio." "Ni devas protekti la ekologian medion kiel niajn okulojn kaj kiel nian vivon…"

"La homo ne perfidas la verdan monton, la verda monto ankaŭ ne perfidos la homon." Tiel diris Xi, kiam li faris inspektadon en Shaanxi. Samtempe li rimarkigis: Malgraŭ kia ajn malfacilaĵo Ĉinio nepre daŭrigas sian iradon sur la vojo de verda disvolvado, kaj Ĉinio ĉi-jare atingos bonfartan socion, kiu tamen estos tia, en kia la ekonomio, politico, kulturo, socio, ekologia civilizo, do ĉiuj flankoj atingos "bonfartan socion".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin