Israela kantisto verkis kanton por saluti wuhan-anojn kaj mondajn kuracistojn kaj flegistojn

(GMT+08:00) 2020-04-25 11:56:37     Redaktoro:Ĝoja

Israela kantisto Gilad Segev kaj ĉina kantistino Ha Hui

Eksplodis la nove kronvirusa malsano en pli ol cent landoj de la mondo, inkluzive de Israelo. En la Dua Monda Milito la ĉina nacio kaj la juda nacio donis reciprokajn helpon kaj protekton, fondis profundan amikecon. En batalo kontraŭ la epidemio la dulandaj popoloj reciproke subtenas unu al la alia. Kontraŭ la epidemio la ĉina popolo unuiĝis, alprenis multajn rimedojn, gajnis tempon por aliaj landoj kaj donis spertojn al aliaj landoj, kaj nun la monda loĝantaro kunlaboras kontraŭ la epidemio. Kortuŝita de la ĉina popolo israela kantisto Gilad Segev kreis kanton nomatan "Ĉe vi", kunkantis kun ĉina kantistino Ha Hui por esprimi saluton al mondaj bravaj kuracistoj kaj flegistoj.

Gilad multfoje vizitis Ĉinion kaj tre ŝatas la ĉinan kulturon. Post la eksplodo de la epidemio en Ĉinio li zorgis pri ĉinaj amikoj kaj ofte al ili donis sian energion. Danke al peniga laborado de la ĉina popolo precipe de kuracistoj kaj flegistoj sukcesis la ĉina batalo kontraŭ la epidemio. Estas kortuŝita de la kuracistoj kaj flegistoj Gilad kreis kanton "Ĉe vi" por saluti ilin kaj kuraĝigi la mondan loĝantaron. Jen la kanto:

Gilad diris, ke la ĉina kulturo ege plaĉas al li. Ĉinio estas la lando kun abundaj koloraj kulturoj kaj naturaj resursoj. Li aparte ŝatas ĉinojn, ĉar la koncepto de ĉinoj pri familio similas kun tiu de israelanoj. Post la eksplodo de la epidemio la ĉina popolo kaj la israela popolo subtenas reciproke kaj kune batalas. En Ĉinio diverslokaj kuracistoj kaj flegistoj kuraĝe venis al la urbo Wuhan por subteni tieajn popolamasojn, kio kortuŝas lin kaj fariĝis la motivo de lia kreo. Li diris:

"Kiam aperis kronvirusa malsano en Israelo ĉinoj donis al mi grandan helpon, ili poŝtsendis maskojn al mi kaj miaj familianoj. Fakte ankaŭ mi faris tiel por ĉinaj amikoj kiam eksplodis la epidemio en Ĉinio. Ĝuste tiu ĉi profunda amikeco inspiris min. Ankaŭ tuŝis mian koron tio, ke wuhan-anoj estas optimismaj kaj firmaj, kaj diverslokaj kuracistoj kaj flegistoj venis al Wuhan kaj helpis tieajn popolamasojn. Tial mi kreis tiun ĉi kanton esprimante respekton kaj dankon al ĉinaj, israelaj kaj mondaj kuracistoj kaj flegistoj, kiuj sin kontribuas en tiu nigra tempo."

Antaŭ pli ol 10 jaroj dum sia prezentado en Israelo ĉina kantistino Ha Hui konatiĝis kun Gilad, kaj poste ili multfoje kunkantis. Ĉifoje ricevinte inviton de Gilad pri prezento de la kanto Ha tuj konsentis. Kvankam pro la epidemio ili ne povis en iu loko kune prezenti la kanton, eĉ ne trovis studion, tamen ili havis saman entuziasmon, finfine venkinte ĉiujn malfacilojn finis la verkaĵon. Ha diris:

"El tiu ĉi kanto oni povas senti amon de Gilad por la ĉina popolo, ankaŭ lian simpation al la ĉina nacio, kiu suferas la epidemion. Fakte ankaŭ optimismo estas, kiel kantas li, ke ni kuniras por ke la suno briligu ombrajn angulojn. Laŭ mi, tiu ĉi kanto havas tre gravan signifon en tiu ĉi periodo, ĝi esprimas amon per muzik-dialogo inter ĉina kaj israela kantistoj kaj reprezentas eternan sincerecon kaj amon inter la du nacioj kaj la du landoj."

La patro de Gilad Itzhak Segev tre ŝatas Ĉinion kaj tion heredis Gilad. Itzhak diris, ke Gilad de la infaneco amas muzikon kaj fininte lernadon en universitato komencis la muzikan karieron, kion li kaj lia edzino apogas firme. Li tre ŝatas tiun ĉi kanton, kreitan de sia filo por Ĉinio. Li diris:

"La kanto estas mirinda kaj plaĉas al mi. Kaj ĝi simbolas la profundan amikecon inter Israelo kaj Ĉinio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin