Mike Pompeo trarompis homan bazlinion

(GMT+08:00) 2020-04-29 08:16:57     Redaktoro:Li

En la usona historio neniam estis ŝtata sekretario tiel nerespondeca kiel Mike Pompeo, kiu enkondukis siajn lertaĵojn de mensogo, trompo kaj ŝtelado en diplomatiajn okazojn. Evidente li ne estas kontenta pri sia rolo kiel mensogulo. De post la eksplodo de la epidemio li fojfoje trarompis la homan bazlinion.

Unue, Pompeo antaŭenpuŝis la nuligon de financa subteno al la Monda Organizo pri Sano. La 25an de aprilo la internacia prestiĝa medicina periodaĵo Lanceto publikigis artikolon kaj nomis la agadon krimo kontraŭ la homaro.

Due, por kovri la malsukceson en la prevento kaj regado de la epidemio, Pompeo senĉese ĵetis la kulpon sur Ĉinion kaj senĉese detruis la kunlaborojn de la internacia komunumo.

Trie, la pandemio jam vundis la homaron, sed Pompeo puŝis usonan registaron aldoni premon sur Irano, Kubo, kaj aliaj landoj, kaŭzante pli fortan humanecan katastrofon.

Kvare, post la eksplodo de la epidemio, Pompeo faris preskaŭ nenion por kontraŭbatali la pandemion. En liaj okuloj, la unua tasko estas ne savado de vivoj, sed politika profito.

La ĵurnalo The Washington Post publikigis artikolojn kaj nomis Pompeon unu el la plej malbonaj ŝtataj sekretarioj en historio de Usono.

En la usona Ŝtata Departemento, multaj oficialuloj sentas frustriton pri agadoj de Pompeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin