Kiujn el la onidiroj pri la nova kronviruso vi kredas?

(GMT+08:00) 2020-04-29 20:25:35     Redaktoro:邱杰明

Sekve de disvastiĝo de la nova kronvirusa epidemio, ĉiutage aperis multaj "onidiroj" aŭ "novaĵoj" pri la viruso kaj la epidemio, tamen ĉu ĉiuj el ili estas kredeblaj? Kiuj estas veraj? Hodiaŭ ni kune vidu iujn tre popularajn onidirojn surrete.

1. Ĉu vagantaj katoj aŭ hundoj povas esti infektitaj?

Lastatempe aperis la onidiro, ke 14,7% el la katoj estis infektitaj je la nova kronviruso.

Fakte la diro estis citita el la tezo publikigita de du ĉinaj sciencistoj (Jin Meilin kaj Shi Zhengli) en la retejo bioRxiv en la 3a de aprilo, tamen ĝi estas nur parto de la resumo. Antaŭ nelonge, prof. Jin Meilin de la Huazhong Agrikultura Universitato diris, ke la katoj en la eksperimento venis el aparte infektita zono de la viruso kaj ne havas ĝeneralan signifon.

2.Fronte al la viruso, unu el la plej zorgataj aferoj estas medikamento por kuracado. Diverslandaj homoj prenis diversajn rimedojn por "kuraci" la kronvirusan malsanon, ĉu tiuj ĉiuj estas sciencaj aŭ efikaj? Hodiaŭ ni kune analizu iujn.

En la interreto cirkulis diversaj "medikamentoj" por kuraci la viruson, ekz. teo, kafo, vino, ajlo, kapriko, vitamino, vinagro, kaj eĉ fumado, kiu(j)n el ili vi kredas?

Kun drasta kresko de la nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en la tuta mondo, pli kaj pli multaj landoj volas informiĝi pri la sperto de Ĉinio.

Ankaŭ terapio de la tradicia ĉina medicino estas alte laŭdata de multaj homoj.

Iuj retumantoj eĉ rigardas ĝin kiel vivsava pajlero.

La internacia komunumo donis altan gravecon al la tradicia ĉina medicino.

Estas vere, ke la tradiciaj ĉinaj medikamentoj estis uzataj en kuracado de kronvirusaj malsanuloj kaj akiris pozitivan efikon.

Lastatempe Nacia Administracio de Medicinaj Produktoj aprobis, ke la kuracpovo de novkronvirusa malsano estu metita en la preskribon de tri tradiciaj ĉinaj medikamentoj, inter kiuj estas Lianhua Qingwen Kapsulo (medikamento farita el tradiciaj herboj por kuraci febron, malfortecon kaj tuson).

Lastatempe Tajlando donis merkat-enirpermesilon al Lianhua Qingwen Kapsulo.

Ankaŭ Francio preparis fari klinikan esploron pri menciita kapsulo en kuracado de novkronvirusa malsano.

Liu Qingquan, prezidanto de la Pekina Hospitalo de Tradicia Ĉina Medicino, diris, ke dum kuracado de pacientoj de la kronvirusa malsano en Wuhan, la partoprena proporcio de la tradicia ĉina medikamento en la kuracado superis 90%, kaj ĝi ludis tre gravan rolon por malhelpi kriziĝon de pacientoj kaj redukti la mortokvanton.

La portempa hospitalo Jiangxia en Wuhan estis transprenita de kuracistoj de tradicia ĉina medicino, akceptis kaj traktis entute 564 pacientojn per tradicia ĉina medikamento, kaj neniu el ili estis refoje trafita de la viruso post resaniĝo.

Joseph Brady, kuracisto el Koloradio de Usono, tre interesiĝis pri tri terapioj de tradicia ĉina medicino, vaste uzataj en traktado de la kronvirusa malsano en Ĉinio.

Li petis ĉinajn kuracistojn detali ĉefajn ingrediencojn de la preskriboj por preciza uzo en praktiko laŭ la kondiĉoj de pacientoj. Liu donis preskribojn kaj eksplikis la ĉefajn efikojn de iuj drogoj.

Ankaŭ populariĝas iuj tre neimageblaj onidiroj. Ekzemple iuj eĉ kredas, ke trinki bovan urinon povas kuraci la malsanon.

RESUMO: Ne tiel facile kredu, ke iu ajn manĝaĵo povas kuraci la viruson, sed nur scienca vivmaniero kaj saniga manĝado povas esti ĝusta vojo por fortigi la kapablon rezisti kontraŭ la malsano.

3. Spirmasko estas bona preventa formo kontraŭ la novkronviruso. Se ni ne havas sufiĉe da maskoj, kiel ni protektas nin? Rilataj al la maskoj ankaŭ ekzistas multaj famoj.

Neceseja papero povas anstataŭigi maskon?

En supermerkatoj homoj konkure aĉetas necesejan paperon anstataŭ iuj aliaj provizaĵoj.

Koltuko povas anstataŭigi spirmaskon?

La pli dika masko pli efikas?

La uzata masko povas esti desinfektita per mikroonda forno?

La uzita spirmasko ne povas esti uzebla plu, kaj cetere, la mikroonda forno, kiu pritraktis medicinajn rubaĵojn, ne povas esti uzata por manĝaĵoj.

4 La mensogo: Novkronviruso estis farita de Ĉinio?

Tio estas la plej granda mensogo kaj distordo pri la viruso. La vero estas:

La 8-an de aprilo la internacia fama akademia periodaĵo de la usona Nacia Akademio de Sciencoj publikigis disertaĵon titolitan "Filogeneza reta analizo de genomo de nova kronviruso", kies unua aŭtoro estas doktoro de la Universitato de Kembriĝo Peter Forster.

La esploristoj analizis 160 donitaĵojn de genomo de nova kronviruso el diversaj lokoj de la mondo de la 24-a de decembro de 2019 ĝis la 4-a de marto de 2020, trovis 3 ĉefajn variaĵojn kaj nomis ilin Tipo A, Tipo B kaj Tipo C laŭ malsamaj ŝanĝiĝoj de aminoacido.

Tipo A, kiu plej proksime rilatas al viruso trovita ĉe manisoj kaj vespertoj, estas la originaĵo kaj evoluis al Tipo B, kaj Tipo B evoluis al Tipo C. Cetere, la tri variaĵoj troviĝas en malsamaj lokoj de la mondo kaj havas grandajn diferencojn. Tipo A kaj Tipo C estis trovitaj ĉefe ĉe eŭropanoj kaj usonanoj kaj Tipo B disvastiĝis ĉefe en Orient-Azio.

Peter diris, ke la unua genomo trovita en Wuhan en la evidenta tempo de la epidemio estas Tipo B. Tiam esploristoj miskomprenis, ke la Tipo B estas la originaĵo, sed la fakto ne estas tia. Tipo A estas la originaĵo kaj tro malmulta en Wuhan tiam. Nur poste Tipo B fariĝis la ĉefa tipo dum la epidemio en Wuhan kaj plu evoluis al Tipo C.

La studo montras, ke la viruso, per kiu estis infektita la unua paciento, probable venis de vesperto, kaj tio okazis inter la 13-a de septembro kaj la 7-a de decembro de 2019. Tial genomo de la viruso, kies specimeno akirita en Wuhan en la 24-a de decembro de 2019, tute ne pravas sciigi homojn pri la fonto de la malsano.

Estas kompreneble ke vizaĝe al la furiozanta epidemio, la homoj maltrankviliĝis pro timo kaj manko de kono pri la viruso kaj pli facile estis konfuzitaj de onidiroj, famoj eĉ mensogoj. Tamen Mirinda proponas al vi, trankvile spiru, science konu la veron kaj racie tenu paciencon pri la komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin