"Nebridebla Spirito" estas dezirata de tutmondaj retumantoj

(GMT+08:00) 2020-04-30 15:56:32     Redaktoro:Li

"Nebridebla Spirito" estas dezirata de tutmondaj retumantoj

Nuntempe la tuta mondo estas en mezo de la batalo kontraŭ la nove kronvirusa malsano. La homaro prezentas bravon, optimismon, humanismon kaj "AMO". Dume multaj kortuŝaj momentoj estas videblaj ĉie en la mondo. Disdanca izolado ne signifas izoladon de amo. Ni estas nebrideblaj homoj, kaj ni kune venkos la viruson.

CRI Online kaj la retejo Belt and Road Journalists Network kune organizas la aktivadon titolitan "Nebridebla Spirito", kiu celas kolekti mikro-videojn kaj fotojn pri kortuŝaj momentoj ĉe vi, kie ajn vi estas en la mondo. Ni kune dividas kaj memoras la neforgeseblajn scenojn. Bonvolu senhezite partopreni en la aktivado. Se vi estos gajninto de la konkurso, vi povos viziti Ĉinion.

1. Ĉeftemo: Nebridebla Spirito

2. Kontaktu kun ni:

1) Retpoŝto: espradio@cri.com.cn

2) Facebook-o: Ĉina Radio Internacia kun etikedo # NebrideblaSpirito

3. Formato:

1) Mikro-videaĵo: kun la formato MP4; la longeco en 1 minuto estas pli preferata.

2) Foto devas esti JPG-formato kun priskriboj

4. Elekta procezo:

Juĝkomisiono persistos en principoj kun malfermo, travidebleco kaj respondeco. Dek verkoj la plej elstaraj estos elektitaj. Gajnintoj havos ŝancon veni al Ĉinio.

5. Pluaj informoj:

1) La organizanto havas rajton aŭ rajtigas trian partion uzi la verkon senpage.

2) La verko devas esti originala. Se aperos kopirajtaj problemoj, la organizanto ne respondecos.

3) Bonvolu alskribi la realan nomon kaj kontaktan informon de la kontribuanto. Ni kontaktos la kontribuanton se iu problemo aperos.

4) La verko devas havi klaran temon optimisman. La temo nepre ne rilatu al politiko, religio, rasaj aferoj kaj aliaj similaj.

5) Se vi ne volas partopreni la elektprocezon, bonvolu indiki tion sur via laboraĵo kiam vi sendos al ni.

6) Kontribuantoj pagos neniom por partopreno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin