Ĉinio progresas en protektado de intelekta proprieto

(GMT+08:00) 2020-04-30 21:01:43     Redaktoro:Xiao

Laŭ la jara studo pri komerco, publikigita de la Monda Banko en oktobro de 2019, Ĉinio estas inter la 10 ekonomioj, kies komercaj medioj pliboniĝis plej rapide, kaj ĝi estas en la listo de la 10 plej rapidaj pliboniĝantoj por la dua sinsekva jaro. La studo Komerco 2020 montris, ke la pozicio de Ĉinio laŭ komerca medio leviĝas de la 46a loko de la lasta jaro ĝis la 31a ĉi-jare. En la pliboniĝo de la komerca medio ludas gravan rolon la protekto de intelekta proprieto.

Danke al klopodoj en la pastintaj kvar jardekoj ekde la reformo kaj pordmalfermo, precipe de post la publikiĝo de la Ŝtata Strategia Plano pri Protekto de la Rajtoj de Intelekta Proprieto en 2008, Ĉinio faris evidentan progreson en ĉi-rilata kampo. Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis en kelkaj okazoj la gravecon de protekto de la rajtoj de intelekta proprieto. Li diris, ke tio estas la plej grava enhavo de plibonigo de la protekta sistemo kaj granda ekscito de la konkurenckapablo de la nacia ekonomio.

Ekde 2012, la Nacia Administracio pri Intelekta Proprieto komisias jaran enketon al tria partio, invitante la publikon por taksi registaran efikon en protekto de intelekta proprieto. Rezultoj montras, ke la nivelo de publika kontenteco kreskis jaron post jaro. En la lastaj jaroj, Ĉinio faris rimarkindan progreson en protekto de intelekta proprieto. En la Tutmonda Indico de Novigado, publikigita de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto en 2018, Ĉinio leviĝis de la 22a loko ĝis la 17a en 2017, enviciĝante inter la antaŭaj 20 lokoj de la mondo por la unua fojo.

La fruktoj venas el firma decido de la registaro por akceli teknologian novigadon kaj altkvalitan disvolvadon de la nacia ekonomio, kaj ankaŭ longtempa persisto por protekto de intelekta proprieto. En la lasta jaro administra kunveno de la Ŝtata Konsilio decidis plu preni serion da rimedoj por intensigi protekton de rajto pri intelekta proprieto.

Laŭ la novaj rimedoj, Ĉinio intensigos la protekton ĉefe en kvar kampoj. Unue estos plifortigita la leĝplenumado. Ĉiuj kompanioj registritaj en Ĉinio, ĉu enlandaj aŭ fremdlandaj, estos traktataj egale, kaj laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de fremdlandaj entreprenoj estos protektataj. Paŝoj estos rapidigitaj por formuli kaj plibonigi la kriteriojn por determini, kontroli kaj konfirmi malobeojn kaj falsaĵojn de patentoj, markoj kaj kopirajtoj.

Krome, Ĉinio aktive akcelos modifon de leĝoj pri patento, kopirajto kaj fabrikmarko por evidente pliigi la koston de malobservo, kaj ŝlosilo estos la enkonduko de puna sistemo. Laŭ nuna sistemo, la kompenso plejparte estas bazita sur la principo pri kovro de la perdoj. Sed en la kampo de intelekta proprieto, la kompenso jam ne povas malhelpi intencan malobservon. Ĉinio mallongigos la ciklon de ekzameno de altvalora intelekta proprieto ĝis 17,5 monatoj.

Estas menciinde, ke Ĉinio fortigos internacian kunlaboron en protekto de rajto pri intelekta proprieto kaj faciligos al ĉinaj kompanioj akiri patentojn kaj konservi siajn rajtojn en fremdaj landoj, kio reflektas rapidan kreskon de nombro de patentoj akiritaj de ĉinaj entreprenoj en aliaj landoj. Ĉinio ekscitos viglecon de novigado per pli rigora protekto de intelekta proprieto dum profundigo de reformo kaj larĝigo de malfermo kaj tiel senĉese liveros energion por altkvalita disvolvado.

Multaj donitaĵoj pruvis, ke Ĉinio estas jam granda lando de protekto de la rajtoj de intelekta proprieto kaj ankaŭ potenca lando de novigo kaj altnivela tekniko. En 2019, per 58 990 petoj prezentitaj al la Sistemo de Patent-Kunlabora Traktato de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, Ĉinio fariĝis la plej granda uzanto de la sistemo. Antaŭe la pozicio estis okupita de Usono ĉiujare ekde la komenco de la traktato en 1978. En 1999, la organizo ricevis nur 276 kandidatojn de Ĉinio kaj tiu nombro efektivigis preskaŭ 200-oblajn pliiĝon en nur du jardekoj. La progreso de Ĉinio estis rimarkinda. En tiu jaro la firmao Huawei petis pli ol 5 400 internaciajn patentojn, okupante la unuan lokon inter tutmondaj entreprenoj.

La 26a de aprilo estas la Tago pri intelekta proprieto. Tiutage en multaj lokoj de Ĉinio okazis serioj da aktivadoj pri protekto al intelekta proprieto. La protekto de la rajto pri intelekta proprieto jam eniris en la koron de preskaŭ ĉiuj homoj de la lando. Pli kaj pli multaj ĉinoj konscias, ke protekto de la rajtoj de intelekta proprieto estas la protekto de novigado, ĉar ju pli forta estas la kapablo de novigo, des pli efika estas la protekto de la rajtoj de intelekta proprieto. En la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, firmaoj el la tuta mondo publikigis pli ol cent novajn teknologiojn kaj produktojn. Ili elektis Ĉinion por la publikigo ne nur pro la granda merkato de Ĉinio, sed ankaŭ pro la efika protekto de la rajtoj de intelekta proprieto en la lando. Iuj diris, ke intelekta proprieto estas la ponto inter novigado kaj merkato. Kun intensigo de la protekto per pli da efikaj rimedoj en Ĉinio, novigemo estos forte eksciita, kio injektos novan impeton en la altkvalitan disvolvadon de la ĉina ekonomio kaj la daŭran kreskon de la tutmonda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin