Horton: Estas malĝuste riproĉi Ĉinion pri kronvirusa origino

(GMT+08:00) 2020-05-02 16:39:05     Redaktoro:Xiao

Vendrede Richard Horton, ĉefredaktoro de la prestiĝa brita periodaĵo La Lanceto, akceptis intervjuon de Ĉina Centra Televido kaj diris, ke estas malutile kaj malĝuste riproĉi Ĉinion pri origino de la novkronviruso, kaj ke la mondo devas labori kune kun Ĉinio por kompreni la viruson.

Kiel ĉiu en la mondo, Horton atestis, ke diversaj landoj havas diversajn manierojn en traktado de la pandemio. Horton diris, ke li bedaŭras, ke la diskutado pri kronvirusa pandemio fine fariĝis parto de la geopolitika konflikto inter landoj.

Horton diris, "Ni devas labori kune por alfronti la minacon," kaj emfazis, ke akuzoj de kelkaj landoj ne povas solvi la defiojn de la pandemio.

Frue en la fino de januaro la Monda Organizo pri Sano jam deklaris la eksplodon de la kronvirusa malsano "publiksana krizokazaĵo de internacia zorgo". Tamen plejparto de la okcidentaj landoj ne uzis la tempon por preni efikajn rimedojn por savi vivojn.

"Usono malŝparis la tempon de la tuta februaro kaj frua marto," diris Horton. "Estas malesperige, ke usonaj politikistoj nur kredas konspirajn teoriojn kaj antaŭenigas neprovitajn kuracrimedojn."

Horton montris, ke la novigo de portempaj hospitaloj estas unu el la plej gravaj elementoj en venko de la pandemio fare de Ĉinio. Li ankaŭ laŭdis ĉinajn sciencistojn kaj medicinajn laborantojn pro ilia granda laboro por protekti la civitanojn de la lando. Li aldonis, ke estas maljuste por internaciaj gvidantoj kritiki Ĉinion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin