Nobel-premia laŭreato klarigis falsajn informojn pri novkronviruso

(GMT+08:00) 2020-05-03 16:47:10     Redaktoro:Xiao

Lastatempe sub la cirkonstanco de la novkronvirusa malsano, la nomo de japana fama sciencisto pri imunologio, gajninto de Nobel-premio en fiziologio aŭ medicino de la jaro 2018, Tasuku Honjo estis multe uzata, eĉ por fabrikado de granda kvanto da falsaj informoj. Antaŭ nelonge li mem publikigis artikolon en la oficiala retejo de Kiota Universitato, kie li laboras, por sin klarigi.

Laŭ raportoj de japanaj mediatoj, iuj homoj per la nomo de Tasuku Honjo disvastigis falsajn informojn en la angla, hinda kaj aliaj lingvoj, kiel "la nova kronviruso estis artefarita", kaj malice fabrikis historion, ke Tasuku Honjo iam laboris en Wuhan.

Pri tio Tasuku Honjo kaj Kiota Universitato faris jenan deklaron:

La novkronvirusa malsano kaŭzis senprecedencajn doloron kaj ekonomian perdon mondskale. Kiam la tuta mondo spertis la doloran travivaĵon, mia nomo kaj la nomo de Kiota Universitato estis uzataj en fabrikado kaj disvastigado de falsaj informoj, kaj mi estis ege surprizita.

Nun estas tempo por ni ĉiuj, precipe tiuj laborantaj en la frontlinio de scienca esplorado, fari kunlaboron por batali kontraŭ nia komuna malamiko. Ni prenas ĉiun minuton por protekti la vivojn de niaj karuloj. Ĉiuj niaj klopodoj celas regadon de la malsano, preventon de pluapaŝa disvastiĝo de malĝojo kaj ellaboron de plano kongrua al nova epoko. Sub tia cirkonstanco iu ajn sugesto pri origino de la malsano estas ege danĝera kaj detrua.

La feliĉo de la homaro konstruiĝas sur la principo de harmonia kunekzisto kun la naturo. Mia universitato pene laboras por tia feliĉo de la homaro. Mi tutkore subtenas la laboron de mia universitato kaj sentas senfinan ĝojon kaj fieron. Ni kune marŝu al la plej bela perspektivo, kiun la homaro povas atingi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin