Traboriĝis fervoja tunelo inter Ĉinio kaj Laoso

(GMT+08:00) 2020-05-04 13:35:53     Redaktoro:Pluveta

Antaŭ nelonge la tunelo Xinping, kiu estas la ĉefa vorko de la konstruata fervojo inter Ĉinio kaj Laoso, estis traborita post preskaŭ kvar jaroj da malfacila laborado, kaj tio markas grandan decidigan progreson en la fervoja konstruado.

La tunelo, 14,8 kilometrojn longa, situas en la gubernio Xinping de la provinco Yunnan. Ĝi trapasas du grandajn faŭltojn kaj sep disrompitajn falfendojn, kaj tial la geologiaj kondiĉoj estas ege kompleksaj, la risko ekstreme granda, kaj la konstruado aparte malfacila.

La fervojo, de Kunming de Ĉinio al Vjentjano de Laoso, kiu longas pli ol 1 000 kilometrojn, estos malfermita en la fino de la jaro 2021. Tiam la fervoja vojaĝotempo de Kunming al Xishuangbanna uziĝos ĉirkaŭ tri horojn, kaj de Kunming al Vjentjano nur unu tagon, tio estas, se trajno ekveturos de frumatene, ĝi do atingos vespere.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin