Raporto: Ĉinio havas 768 milionojn da retpagaj uzantoj

(GMT+08:00) 2020-05-04 15:20:46     Redaktoro:Pluveta

Laŭ raporto pri interreta disvolviĝo de Ĉinio, la nombro de uzantoj de interreta pago en Ĉinio atingis 768 milionojn en marto de ĉi tiu jaro, kreskante je 168 milionoj de la fino de 2018.

La raporto publikigita de la Ĉina Interreta Informa Centro diris, ke la uzantoj de interreta pago okupas 85% de la 904 milionoj da retanoj de la lando. La nombro de uzantoj, kiuj faris interretajn pagojn per poŝtelefonoj, kalkuliĝis al 765 milionoj en marto, okupante 85,3% de la poŝtelefonaj retanoj, kiuj sumiĝis je 897 milionoj.

Laŭ la raporto, en 2019, ne-bankaj pagiloj plenumis 720 miliardojn da interretaj pagoj kun totala valoro de preskaŭ 250 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 35,4 duilionoj da usonaj dolaroj), kun jara kresko de 35,7% kaj 20,1% respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin