Vaŝingtono ekscitas kontraŭĉinan retorikon por transigi respondecon pri kronvirusa krizo

(GMT+08:00) 2020-05-04 15:21:38     Redaktoro:Pluveta

Kun ĉiutage pliiĝantaj kronvirusaj kazoj kaj mortoj, la usona registaro intensigis intencojn eksciti la flamojn de kontraŭĉina retoriko por deturni atenton de sia rekta respondeco pri la krizo.

Laŭ la Centro pri Sistem-Scienco kaj Inĝenierio en la Universitato Johns Hopkins, la nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano en la lando kalkuliĝis al 66 369 sabate vespere, kun entute 1 132 539 konfirmitaj kazoj.

Anstataŭ fari ĉion, kion ili povas fari por savi kiel eble plej multe da usonanoj, la registaro de prezidento Donald Trump kaj ĝiaj simpatiantoj en la Kongreso furioze klopodas por false kulpigi Pekinon kaj uzi Ĉinion kiel propekan kapron por siaj propraj mispaŝoj.

"Ne defendu Trump, krom la Ĉinan Vojaĝ-Malpermeson - ataki Ĉinion", detala memorando sendita de la Nacia Respublikana Senatana Komitato al la kampanjoj de la Respublikana Partio konsilis, instigante respublikanajn kandidatojn trakti la kronnvirusan pandemion por aktiva atako al Ĉinio.

La 57-paĝa strategia dokumento, akirita de la retejo Politico ĵus, inkluzivas konsilojn pri ĉio, ekzemple ligi Demokratajn kandidatojn kun la ĉina registaro kaj trakti akuzojn de rasismo.

La retejo Politico resumis, ke la memorando de la 17a de aprilo fokusiĝas al tri ĉefaj linioj de atako, ke Ĉinio kaŭzis la viruson "per kaŝado", demokratoj estas "molaj kontraŭ Ĉinio", kaj respublikanoj "klopodas por efektivigi sankciojn kontraŭ Ĉinio pro ĝia rolo en disvastigo de ĉi tiu pandemio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin