Fakulo: Unua kronvirusa kazo en Francio aperis en lasta decembro

(GMT+08:00) 2020-05-04 15:23:40     Redaktoro:Pluveta

Yves Cohen, estro pri intensa prizorgado de hospitalo en Parizo, diris en intervjuo kun lokaj mediatoj dimanĉe, ke la nova kronviruso unue aperis en Francio la 27an de decembro 2019. Li diris, ke lia medicina teamo reekzamenis testajn rezultojn de 24 pacientoj kun spiraj infektoj kaj negativa reakcio je gripo kaj aliaj specoj de kronviruso en decembro kaj januaro, kaj inter ili vira paciento montriĝis pozitiva je la nova kronviruso.

Li aldonis, ke la paciento estis ekzamenita en hospitalo la 27an de decembro, unu monaton antaŭ ol la unuaj francaj kazoj estis konfirmitaj.

Ĝis lundo, Francio raportis entute pli ol 168 000 kazojn de la nova kronviruso kun 24 898 mortoj tutlande.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin