Malica Pompeo senbride famon fabrikis kaj disvastigis antaŭ scienco

(GMT+08:00) 2020-05-04 18:21:33     Redaktoro:Pluveta

Alfrontante la unuaniman konkludon, ke la kronviruso originas en la naturo, usonaj politikistoj, kiuj probable ne povis trovi "novajn materialojn" por nigrigi Ĉinion, konfuze ripetis mensogojn kaj redisvastigis ĉi tiujn famojn, ke "la viruso estis ellasita el laboratorio" kaj "la viruso estis farita de homoj", ktp.

Dimanĉe intervjuate usona ŝtata sekretario Mike Pompeo reprenis sian mensogon kaj diris, ke "multaj atestiloj montras, ke la viruso originas en la wuhan-a laboratorio." Lastatempe en gazetara konferenco de Blanka Domo ankaŭ usona gvidanto diris, ke li vidis tiajn "atestilojn".

Estas mokinde, ke plifrue de tiu tago, kiam la usona gvidanto diris, ke li vidis atestilojn, la oficejo de franca prezidento publikigis deklaron dirante: "Ĝis nun neniu fakto atestas, ke la kronvirusa origino rilatas al laboroj de ĉina wuhan-a laboratorio." Demandite pri la atestiloj, la usona gvidanto respondis: "Mi ne povas sciigi vin, mi ne estas permesita tion fari."

El la senbazaj paroloj kun multaj truoj oni pli kaj pli klare vidas, ke troviĝas neniu "atestilo"! La sensaciigo pri "origino de la viruso en wuhan-a laboratorio" ĝisfunde estas mensogo, fakte kontraŭscienca kaj kontraŭinteligenta senhonta kalumnio, farita de usonaj politikistoj, kiuj misordigis usonan batalon kontraŭ la epidemio kaj urge "ĵetis sian respondecon sur alian", celante trompoŝteli balotilojn kaj prembati Ĉinion.

Fakte de komenco la komplota teorio, ke la viruso originas en laboratorio, estas neita de internaciaj rondoj pri scienco kaj publika sano. La internacia komunumo jam havas komunan konon, ke "la epidemio estas natura katastrofo", kaj pli kaj pli da sciencaj esploroj forte refutis la "komplotan teorion" pri origino de la viruso.

Scott Michael Ryan, respondeculo de la Monda Organizo pri Sano, rilata al urĝaj projektoj, diris, ke multaj sciencistoj esploris ordon de geno de la kronviruso kaj konvinkiĝis, ke la viruso originas en la naturo. Laŭ la plej nova esploro de franca Instituto Pasteur, la epidemio en Francio ne estis importita de Ĉinio, sed estas viruso kun nekontata origino, kiu disvastiĝas en Francio. Laŭ raporto de usona novaĵ-retejo Business Inside en la 2-a de majo, Jonna Mazet, epidemiologo de la Universitato Kalifornia, kiu laboris kaj faris trejnon kaj esploron en la wuhan-a instituto pri virusologio, opinias, ke la viruso ne povas origini de laboratorio, kaj la ĉefaj kialoj estas jenaj.

Unue, ekzempleroj ne kongruas kun la kronviruso; due, laboratorio plenumas rigoran interkonsenton pri sekureco; trie, la viruso estas la plej nova viruso troviĝanta inter kaj popolanoj kaj bestoj; kaj kvare, ordinaruloj estas pli facile infektitaj de vivantaj virusoj ol esploristoj.

Lastatempe intervjuate de Ĉina Amaskomunikila Grupo Richard Horton, ĝenerala redaktoro de internacia medicina revuo The Lancet, diris, ke la "komplota teorio pri origino de la viruso" malhelpas batalon kontraŭ la epidemio, oni devas laŭ scienca sinteno esplori la originon.

Ekzistas malicaj celoj en politikaj farsoj de usonaj politikistoj. Ĝis la 5-a horo lunde laŭ la pekina tempo pro la epidemio jam mortis 66 mil usonanoj, la nombro superis tiun de mortintaj soldatoj en la vjetnama milito. Estas pli kaj pli forta doloro kaj malkontento de usonanoj. Por la ĝenerala elektado Pompeo kaj aliaj sensentaj politikistoj nek plibonigis preventadon kaj regadon de la epidemio, nek respondis dubojn de popolamasoj, sed faris sensaciigon pri Ĉinio, fabrikis famojn pri Ĉinio per la epidemio, turnigis atenton kaj malkontenton de homoj, kaj rigardis tion kiel strategion por la elektado.

Tamen kiu faras multe da malbonoj, tiu fosas por si tombon. Usonaj politikistoj lasas al la historio la plej abomenan paĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin