Influa kronvirusa modelo anticipas pli ol 134 000 mortojn en Usono ĝis aŭgusta komenco

(GMT+08:00) 2020-05-05 14:11:50     Redaktoro:Pluveta

Influa kronvirusa modelo farita de la Universitato de Vaŝingtono lunde reviziis sian prognozon, taksante pli ol 134 000 kronvirusajn mortojn en Usono ĝis aŭgusto.

La modelo de la Instituto por San-Metriko kaj Taksado en la Universitato de Vaŝingtono, prognozis 134 475 kronvirusajn mortojn ĝis la 4a de aŭgusto.

La Instituto por San-Metriko kaj Taksado diris en komunikaĵo, "Ĉi tiuj anticipoj estas konsiderinde pli altaj ol antaŭaj taksoj, reprezentante la kombinitajn influojn de ĝisdatigo de morta modelo kaj formale enigante la influon de ŝanĝiĝoj en movebleco kaj soci-distanciĝa politiko en disvastiĝan dinamikon."

Oni prognozis, ke Nov-Jorkio, Nov-Ĵerzeĵo, Pensilvanio, Masaĉuseco kaj Miĉigano havos la plej altan totalan nombron de kronvirusaj mortoj gis aŭgusto.

La Instituto por San-Metriko kaj Taksado diris, ke ĉi tiuj ŝtatoj ĝenerale estis inter tiuj kun la plej alta anticipo de kronvirusaj mortoj, tamen ĉiu el iliaj totalaj anticipitaj nombroj de mortoj pliiĝis je almenaŭ 2 000.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin