Usono devas akcepti internacian enketon pro siaj dubindaj punktoj pri epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-05 18:26:18     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe, iuj usonaj politikistoj kun Mike Pompeo kiel reprezentanto, spite al la kriza epidemio en sia lando, konstante dissemis la famon, ke la nova kronviruso originis el la Wuhan-a instituto pri viruso, kriaĉante fari internacian enketon pri la instituto. Tio nete estas, ke la malbonfarinto akuzas la unua. Fakte, la internacia socio, inkluzive de usonaj ĉefaj amaskomunikiloj, ĝenerale opinias, ke kiu devas esti enketita ĝuste estas Usono volvita per epidemiaj nebuloj!

Ĝuste kiel Richard Horton, ĉefredaktoro de la internacia medicina gazeto Lancet, kiu antaŭ nelonge estis intervjuate de Ĉina Komunikila Grupo, diris, ke Usono vane mispasigis la tempon de la tuta februaro kaj de la komenco de marto, kaj "tio home faris tragedion el la nove kronvirusa epidemio." Ankaŭ la usona ĵurnalo New York Times suspiris, ke la nombro de mortintoj pro la malsano ene de ok semajnoj en Usono jam superis tiun dum ĝia okjara milito kun Vjetnamio. En Usono, kiu havas plej bonajn medicinajn kondiĉojn en nia planedo, tamen aperis plej multaj konfirmitaj kazoj kaj mortoj el la tuta mondo; kaj ĝi fariĝis ĉefa eksportanto de la epidemio kaj donas grandan premon al la tutmonda kontraŭepidemia batalado. Tio ja estas neimagebla.

Kial la epidemio en Usono evoluas en tian situacion? Kian respondecon Usono devas porti pri la epidemia disvastiĝo tra la mondo? Kion usonaj politikistoj volas kaŝi, histerie deturnante la rigardon de la publiko? Pri ĉio ĉi tio la internacia socio devas fari enketon.

Pri internacia enketo Ĉinio estas sincera kaj malferma, sed Ĉinio oponas kontraŭ tio, "politikigi internacian enketon kaj malglori Ĉinion". El la regulo de internacia juro la internacia enketo pri la viruso devas esti gvidata de Unuiĝintaj Nacioj, sed ne de Usono, kiu praktikas unuflankismon. Kaj cetere, tiu ĉi epidemio eksplodis en multaj lokoj de la mondo, kaj la fondo estas neklara; se oni devas fari enketon pri la viruso, la enketo devas esti justa por ĉiuj landoj, sed ne cele nur al iu aparta lando. Nur tiel la enketo povos doni aŭtoritatan respondon al la tuta homaro.

Usono mem havas ĥaosajn kontojn pri la epidemio. Estas diversaj biologiaj laboratorioj interne kaj ekstere de Usono. Laŭ iuj enhavoj malkaŝitaj de amaskomunikiloj, ili estas danĝeraj. Ankaŭ tiuj laboratorioj devas esti severe enketita de la internacia socio kaj doni klarigojn al la usona kaj monda popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin