(Intervjuo) IMAGU kaj HALELUJA, donaco de 16 esperantistaj artistoj al la mondo!

(GMT+08:00) 2020-05-06 20:32:33     Redaktoro:Ĝoja
La 30-an de marto sur FB-paĝo de esperantista artisto Ĵomart publikiĝis muzikfilmo IMAGU sub kunlaboro de 16 esperantistaj artistoj. Fulme sekvis alia muzikfilmo HALELUJA la 6-an de aprilo.

En la lasta monato Ĝoja (Zhang Ping) pere de skajpo (SKYPE) videe intervjuis kun plejpartaj artistoj de la du projektoj kaj ili rakontis pri siaj travivaĵoj kaj dividis interesajn momentojn dum la farado. Kiel diris Martin, IMAGU kaj HALELUJA estas donaco al la tuta mondo!

Jen la rakonto!


Mia lasta monato fariĝas pli emocia kaj pli agrabla pro intervjuaro al esperantisaj artistoj, kiuj partoprenis en poŝtelefonaj projektoj IMAGU kaj HALELUJA. Ili estas modestaj, simplaj kaj sinceraj. Eble la vorto "konversacio" pli trafe esprimas la etoson de la intervjuaro, kiu donis sugeston pri travivado (eble "ĝuado") de tiu ĉi izoliteco; eble "koncerteto" pli figure montras la stilon de la intervjuaro, ĉar fine de ĉiu intervjuo la artistoj kantis ĉarme kaj elkore. Pro tio mi publikigas ankaŭ ĉiujn "konversaciojn" kaj "koncertetojn" ĉi tie por ke vi, niaj karaj legantoj, spektantoj kaj aŭskultantoj ion sentu, komprenu kaj elpensu…

Do, fine mi dankas ĉiujn artistojn, kiuj ne nur akceptis mian intervjuon, peton pri kanto, sed ankaŭ donis energion kaj ĝojon al mi kaj miaj karaj legantoj, spektantoj kaj aŭskultantoj.

Karaj amikoj, se la intervjuaro plaĉos al vi aŭ vi havos komenton, proponojn aŭ opiniojn ktp., bonvole sendu mesaĝon al mi, perfectgoja@163.com , dankon!

Do ĝuu la videajn intervjuojn!

Restu sanaj kaj estu kuraĝaj kun espero!

Sincere,

Ĝoja


Intervjuo kun Ĵomart kaj Nataŝa, la 12-an de aprilo.


Intervjuo kun Andrej Obrezkov, la 14-an de aprilo.


Intervjuo kun Ale Kosabela, la 15-an de aprilo.


Intervjuo kun Sepa Asorti, la 16-an de aprilo.


Intervjuo kun Jomo, la 17-an de aprilo.


Intervjuo kun Amir, la 18-an de aprilo.


Intervjuo kun Evelina Sokolova, la 20-an de aprilo.


Intervjuo kun Kajto, la 25-an de aprilo.


Intervjuo kun Martin, la 26-an de aprilo.


Intervjuo kun Eric Languillat, la 3-an de majo.

Rilata raporto: (video) Publikiĝis muzikfilmo IMAGU kunfarita de 16 esperantistaj artistoj

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin