(Intervjuo) IMAGU kaj HALELUJA, donaco de 16 esperantistaj artistoj al la mondo!

(GMT+08:00) 2020-05-06 20:32:33     Redaktoro:Ĝoja


Jen tekstoj de partaj kantoj prezentitaj de la artistoj en la intervjuoj.

IMAGU
Prezentas 16 artistoj

Imagu ĉielmankon
Facilas la detru'
Infer' malestas
En alto nur la blu'
Imagu la popoloj
Vivas por la nun'

Imagu senpatrujon
Facilas tio ĉi
Mortigi ne plu endas
Sen krome religi'
Imagu ke l'popoloj
Vivas sen milit'

Se ŝajnas mi revulo
Ne solas mi en hont'
Vi eble nin aliĝos
Por kuniĝo de la mond'

Forigu posedaĵojn
Imagu kia plan'
Sen rabo kaj malsato
Fariĝu homaran'
Imagu, ke l' popoloj
Vivas en egal'

Se ŝajnas mi revulo
Ne solas mi en hont'
Vi eble nin aliĝos
Por kuniĝo de la mond'

EKVINOKSO
Prezentas Andrej Obrezkov

Suno balancas en blua altec',
Gvidas ŝtuparo al supra etaĝ'.
Lun' jam leviĝis
Sed tago komencos de grinc' -
La-la-la,
Tiel grincas la akvo
En manoj de bela estaĵ'.

Refreno:

Ekvinoks' en odor',
Ekvinoks' de betuloj,
Ekvinoks' en okuloj,
Ekvinokso en la kor'.

Brulas aero en forno de herb'.
Vokas ŝtuparo, el ŝtupoj river'.
Mankas respond al demand',
Sed inflamas la cerb' –
La-la-la,

Kiam estos printempo
Kaj la fin' de somer'.

PARALELA MONDO
Prezentas Sepa Asorti

Mi fajfas pri teraj problemoj
Kaj steloj falas de l` ĉielo- simple en manoj
Mi flugas tra la reto facila,
Inter la revoj plej trankvilaj

Refreno:

En mond` paralela tra fora efir`
Al stelo plej bela mi invitas vin!


Sonoris brue fera horloĝo
Do, mi vekiĝis de la sonĝo- terura ĝuo
Ĉu ĝusta horo por la veturo?
Ne, kompreneble, mi malfruis al.. mia luno!

Refreno:
En mond` paralela tra fora efir`
Al plej bela stelo mi invitas vin!

Amato min ĝus miskomprenis
Kaj antaŭ nazo pordon fermis- ho, Dio mia!
Mi fajfos pri problemoj teraj
Kaj steloj falas de l` ĉielo- ricevu ĉiuj!

Refreno:
En mond` paralela tra fora efir`
Al plej bela stelo mi invitas vin!

SE CANTA (okcitana kanto)
Prezentas JoMo

Se canta, que cante,
Canta pas per ieu,
Canta per la mia,
Qu'es al luenh de ieu.

Aqueras montanhas,
Que tan nautas on,
M'empaishan de véser
Mas alors on son.

Traduko en Esperanto

Se ĝi kantas, ĝi kantu,
Kantas ne por mi,
Kantas por amatino
Kiu estas for de mi.


Tiuj montaroj,
Kiuj estas altaj
Ĝenas min por vidi
Miajn amojn, tie kie ili estas.

Neĝo falis (Bosna popolkanto)
Prezentas Amir

Neĝo falis sur fruktojn sur florojn
Ĉiuj kisu ĝis la eblaj povoj

Se feliĉa pli ol mal vi estus
Amon vi en miaj ĉambroj festus

Vin mi kisus ĝis la eblaj povoj
Amo fruktas, lito el la floroj
Fruktas amo sur la lit' el floroj

Kio do la am'?
Prezentas Evelina Sokolova

Kio do la am'? Estis al mi jam
Riveret' el larm' sekreta.
Sur ĝi flosis barko eta
Mia koro en ĝi velis
Ventaj ĝin suspiroj pelis,
Ĝin suspiroj pelis.

Kio do la am'? Estis al mi jam
Arbareg' de timo peza.
Sonis en la denso meza
Lupa hurlo kortremiga
Kri vesperta,krio striga,
Krio striga.

Sub la ponto
Prezentas Martin

Saluton karaj, estas mi
Ĉu vi ankoraŭ estas vekaj
Mi sidas sola tie ĉi
Duono post la deka
Ĉiam mi scivolas pri
Via vivrakonto
Venu kaj mi kontrolos al vi
La trinkejo sub la ponto

Refreno:
Da ĝojo kaj melankoli'
Mi volas pli, mi volas pli
Da varmaj noktoj en juli'
Mi volas pli, mi volas pli

Vi regalu per rakont'
Mi regalos per biero
Kaj ni trinku el la font'
De inspire kaj de klero
Kun ĉio kvazaŭ halucin'
En la nokto brila
Ni por momento tromopos nin
Ke la viv' estas facila

Refreno:
Venu kara por renkont'
Dum la noktoj helas
En la trinkejo sub la pont'
La vivo belas

Refreno


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin