Ĉinio lanĉis reprojektitan kunhoman spacoŝipon per nova giganta raketo

(GMT+08:00) 2020-05-06 14:19:36     Redaktoro:Pluveta

La spaciala programo de Ĉinio faris plian paŝon antaŭen per la lanĉo de novgeneracia kunhoma spacoŝipo sur la novtipa giganta raketo.

La raketo Changzheng-5B estis ĵetita je la 18a horo marde posttagmeze laŭ pekina tempo de la Wenchang-a Spaciala Lanĉejo.

La raketo estas la kvara varianto de la serio Changzheng-5. Kun la litero B aldonita al sia nomo, la raketo estis modifita por fari ĝin kapabla sendi la provmodelon de la nova homloĝata spacoŝipo de Ĉinio.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono sendis gratulan mesaĝon laŭdantan la sukcesan lanĉon kaj esprimis dankon al ĉiuj personoj pro ilia sindonemo.

La mesaĝo diris, ke la sukcesa flugo komencas la "trian paŝon" de la ĉina programo de kunhoma spacoŝipo, kiu metas firman fundamenton por la disvolva strategio de Ĉinio. Ĝi alte taksis la malfacilan taskon faritan de esploristoj, esperante, ke ili plu laboros sub la gvidado de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno kaj faros novajn progresojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin