La ĉina ekonomio alvenigis al si prosperiĝon

(GMT+08:00) 2020-05-06 18:07:35     Redaktoro:Pluveta

115 milionoj – tio estas la nombro de enlandaj turistoj dum la ferioj de la Unua de Majo en Ĉinio. Tiu ĉi longeta libertempo estas la unua post kiam la nove kronvirusa epidemio estas efike regita en Ĉinio. Pli ol cent milionoj da ĉinoj malfermis sian turismon, kaj pro tio la enlanda turisma merkato alvenigis al si la unuan vojaĝopinton, kio pruvis la ĝeneralan antaŭvidon de internaciaj ekonomikistoj:la frapado de la epidemio estas mallonga, kaj la forta postulo de ĉinoj pri konsumado estas movo plirapidigi la ĉinan ekonomion.

Tiutage la Muzeo de la Imperiestra Palaco vendis 25 000 biletojn; la mendo de aviadilaj biletoj en iu retejo kreskis 15-oble nur en duona horo; la altklasa ferihotelo en la vidindejo Qiandaohu estis plena de homoj. La turisme konsuma potencialo katenita de la epidemio estis nun liberigita dum la ferioj de la Unua de Majo. La donitaĵoj de la ĉina ministerio pri kulturo kaj turismo montras, ke dum la ferioj la enlanda turisma enspezo atingis 47,56 miliardojn da juanoj. Kvankam la cifero estas nur 40% de la sama periodo en la pasinta jaro, tamen la rezulto sufiĉe manifestas, ke la turisma industrio, grave influita de la epidemio, jam komencis sian reprosperiĝon.

Oni devas vidi, ke la defenda batalo por la urbo Wuhan kaj la provinco Hubei gajnis decidigan venkon, kaj la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio akiris grave strategian frukton, kaj ĉio ĉi estas necesa premiso por sekura elveturo de ĉinoj en la feriado. En la pasintaj pli ol tri monatoj la ĉina reganta partio kaj la ĉina registaro faris efikan traktadon kontraŭ la epidemio, pli ol dek mil medicinistoj faris fruktodonajn penojn, la 1,4 miliardoj da ĉinoj estis memdisciplinemaj dum la epidemio, kaj dank'al ĉio ĉi tio Ĉinio, kiu la unua frontis al la epidemio, plej frue liberiĝis el la epidemio.

En multaj jaroj konsumo estas la unua motoro de la ĉina ekonomio. La brilpunkto, kiu sin prezentis en la ferioj de la Unua de Majo, reflektas la elastecon kaj potencialecon de la ĉina ekonomio, kaj reprezentas la rapidan restariĝon de la ĉina ekonomio.

En la saĝo de la ĉinoj "krizo" kaj "ŝanco" ĉiam iras paralele. Fronte al la tutplaneda publiksana krizo la ĉina ekonomio elmontras sian fortan riparipovon kaj flekseblecon. Tio plene pruvas, ke la ĉina ekonomio, el malproksima vidpunkto, ne ŝanĝiĝis: ĝia tendenco estas bona. En la epidemio neniu el la tutmondaj landoj povas esti influata, kaj por restarigi ekonomion necesas internacia kunlaboro. Nur tiel, la tuta mondo povos pli frue eliri el la epidemia mallumo, kaj la tutmonda ekonomio povos alvenigi al si vigliĝon kaj prosperiĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin