Ĝis kiam usonaj politikistoj mensogas la mondon?

(GMT+08:00) 2020-05-06 20:51:23     Redaktoro:Pluveta

"Mi iam suspektis, ke mi infektiĝis je la nova kronviruso, sed ili diris, ke la unua infektiĝo estis trovita en februaro; antaŭe mi ankaŭ suferis gripon, kaj la simptomo ne estis tiel grava, mi sentis min kvazaŭ mortanta." Lastatempe Michael Melham, estro de la urbo Belleville de la subŝtato Nov-Ĵerzejo, tiel diris, kaj tio vekis atenton de la internacia komunumo. Melham diris, ke kredeble li jam infektiĝis je la nova kronviruso en novembro de 2019, kaj la rezulto de ekzameno montras, ke li jam havas antikorpon de la nova kronviruso. Tio ja antaŭtempigas je ĉ. du monatoj la unuan konfirmitan kazon de la malsano en Usono, kaj do la mensogo de usonaj politikistoj pri "travidebleco de informoj" estas malkaŝita.

Nuntempe la nombro de usonaj konfirmitaj kazoj kaj mortoj je la nova kronviruso estas en la unua loko en la mondo, sed la kolekto, aranĝo kaj publikigo de informoj pri la epidemio, fare de vaŝingtonaj politikistoj, prezentiĝas tiel maloftege negativaj. Tio ne nur atencas la rajton de la usonaj popolanoj je informiĝo, sed ankaŭ kontrastas la traktadon de Usono pri la epidemio. Kaj cetere, tio kaŭzis al la usonanoj perdon nesaveblan. "Travidebleco de informoj", kiu sonas ĉiam sur la buŝo de usonaj politikistoj, nun pli kaj pli konfuziĝas kaj pli kaj pli nigriĝas.

En tio certe estas "demono". Ĝis kiam usonaj politikistoj, fronte al tiaj multaj duboj, mensogas la mondon?

Oni jam klare vidis, ke vaŝingtonaj politikistoj foje kaj foje kaŝis informojn pri la epidemio kaj malklarigis la akvon de la batalo kontraŭ la epidemio, kun la celo kovri ilian nekapablecon de administrado kaj ilian neniofaron pri la epidemio. Jen kial Usono dronas en la tiel sovaĝa disvastiĝo de la epidemio kaj en la tiel konfuza hommonda infero, kvankam ĝi estas tiom potenca en medicino kaj tekniko. Kiam veraj informoj estas intence kaŝitaj kaj distorditaj, kompreneble Usono fariĝis ege malfacila celi al la vera malamiko viruso. Vizaĝe al unuopaj animoj, kiuj forpasis unu post alia, ĉu tiuj usonaj politikistoj nur zorgantaj pri si mem ne meritas esti enketitaj?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin