Ĉinaj termezuristoj komencis mezuri altecon de montpinto Ĉomolangmo

(GMT+08:00) 2020-05-07 14:19:19     Redaktoro:Pluveta

Teamo de pli ol 30 ĉinaj termezuristoj forlasis la bazan tendaron ĉe la montpinto Ĉomolangmo por pli alta punkto dum sia vojaĝo al la pinto merkrede. Tio estas parto de la misio de Ĉinio remezuri la altecon de la plej alta monto de la mondo.

La teamo, konsistanta el profesiaj alpistoj kaj termezuristoj de la Ministerio pri Naturaj Resursoj, kaptos la nunan veterfenestron kaj provos atingi la pinton en la plej bona tempo.

Wang Yongfeng, vicdirektoro de la administra centro pri montgrimpado de la Ĝenerala Sporta Administracio, diris, ke la termezuristoj faros enketojn ĉe la montpinto per aparatoj kiel la Tutmonda Satelit-Navigada Sistemo kaj gravitometro. Li aldonis, ke ili atingis la bazan tendaron de la montpinto komence de aprilo por trejnado pri montgrimpado kaj esplorkapablo en la alt-altituda regiono.

De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, ĉinaj termezuristoj faris ses grandskalajn mezuradojn kaj sciencajn esplorojn sur la montpinto Ĉomolangmo kaj publikigis la altecon de la montpinto dufoje en 1975 kaj 2005, tio estis 8 848,13 metroj kaj 8 844,43 metroj respektive.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin