Sinvunda famo de usonaj politikistoj jam estas reduktita al vulgara "improvizaĵo"

(GMT+08:00) 2020-05-07 20:12:32     Redaktoro:Pluveta

"Homa naturo estas raraĵo kaj moralo luksaĵo", jen la figura komento de usona retano pri histeria prezento de vaŝingtonaj politikistoj. Nun malstreĉiĝas situacio de la epidemio kaj laŭgrade rekomenciĝas normala vivo en multaj landoj, sed en la tutgloba unika supera potenco ankoraŭ ĉiutage pliiĝas pli ol 20 mil kazoj, kio vere estas bedaŭrinda. 

Kiel komentis la usona retano vaŝingtonaj politikistoj malfacile sin senkulpigas per preteksto. Ili ignoras la vivon de unuopuloj, kiuj baraktas ĉe la sojlo de la morto, rigardas ĉiun prezenton antaŭ la publiko kiel ejon por gajni politikan privatan intereson, pere de multaj sinvundaj famoj prezentas "respondecoĵeton" kaj fojfoje montras al la mondo vulgarajn "improvizaĵojn" plenajn je trompo kaj senhonteco.

La plej kontraŭinteligentismaj famoj estas tiel nomataj "la viruso originas en la wuhan-a laboratorio" kaj "dekroĉiĝo de Ĉinio".

Pri la virusa origino jam multlandaj sciencistoj atestis per esploroj, ke la viruso ne estis farita en laboratorio. La 4-an de majo laŭ la loka tempo Anthony S. Fauci, estro de ŝtata esplorejo pri alergiaj kaj infektaj malsanoj sub usona Ŝtata Instituto pri Sano, diris intervjuate, ke laŭ nunaj atestiloj oni povas elimini la diraĵon, ke la kronviruso estis farita de homoj aŭ funkciigita. Tiutage en gazetara konferenco, Maria Van Kerkhove, teknika administranto de la Monda Organizo pri Sano pri urĝaj projektoj, diris, ke nun 15 mil integraj virusogenaj vicriveloj montras, ke la viruso ne estas farita de homoj.

Tamen alfrontante la unuaniman opinion de sciencaj rondoj iuj usonaj politikistoj kiel strutoj fermis siajn okulojn kaj orelojn, ripetis en granda seriozeco kaj honesta sincereco, ke "atestiloj" montras, ke la viruso originas en la wuhan-a laboratorio.

Reaperis teatra akto: vendrede demandite usona oficisto respondis, ke Usono ne konfirmis, ke la kronviruso originas en la wuhan-a laboratorio. Li ankaŭ uzis sofismon dirante, ke tio ne estas kontraŭdira al lia antaŭa diraĵo, ke "multe da atestiloj" montras, ke la viruso originas en la wuhan-a laboratorio.

Samtempe pli kaj pli da malkovraĵoj montras, ke aperis kronvirusaj malsanuloj en Usono pli frue ol en la tempo, kiun la usona registaro anoncis, kaj probable jam disvastiĝis la viruso en usonaj kvartaloj septembre de 2019, kiam gripo disetendiĝis.

Se la famo, ke "la viruso originas en la wuhan-a laboratorio", malkovras senhontecon de iuj usonaj politikistoj, do la tiel nomata "dekroĉiĝi de Ĉinio" montras krudecon kaj sensciecon de la politikistoj.

Tamen tiaj politikistoj usonaj ankoraŭ kuras sur la sinvunda vojo. Konsilantaro de la Blanka Domo kun Peter Navarro kaj Larry Kudlow kiel ĉefoj klopode instigas usonajn kapitalojn sin retiri el Ĉinio kaj instigas "usonan komercon kaj ekonomion dekroĉi sin de Ĉinio".

Sed la fakto estas, ke multaj grandaj usonaj entreprenoj pligrandigas siajn aranĝojn de negocoj en Ĉinio. Ekzemple Starbucks subskribis interkonsenton kun Ĉinio pri konstruado de "kafa renoviga industriejo" en Jiangsu-provinco; kaj WalMart deklaris pliigon de investo en la urbo Wuhan…per praktiko usonaj entreprenoj esprimis siajn fidojn pri ĉina merkato kaj ĉina ekonomio, kolektive fajfis pri vulgaraj "improvizaĵoj" de la politikistoj.

Usono perdas ne nur valorajn vivojn sed ankaŭ ŝtatan figuron pro sinvunda atako de la politikistoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin