Fokusoj de la Semajno (Maj. 08)

(GMT+08:00) 2020-05-08 10:34:31     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La ĉina konstanta misio al la UN marde publikigis deklaron, ke Ĉinio lunde pagis la restan sumon de sia kotizo por 2020 al la UN. Nun Ĉinio pagis la tutan sumon de sia kotizo por 2020, entute ĉirkaŭ 336 milionojn da usonaj dolaroj, kio plene reflektas la subtenon de Ĉinio al la UN.

Ĝi aldonis, ke kiel la dua plej granda kontribuanto al la regula buĝeto de la UN, Ĉinio aktive plenumas siajn financajn obligaciojn, subtenante la UN kaj ĝiajn specialajn agentejojn kaj persistante en multflankismon.

Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario de la UN, esprimis grandan dankon pro la plena pago de Ĉinio al la regula buĝeto de la UN en la ĉiutaga tagmeza informado lunde.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, diris, ke la donaco de Ĉinio celas subteni la Mondan Organizon pri Sano ludi pli bonan kunordigan rolon en internacia agado kontraŭ la epidemio, precipe helpi al malgrandaj kaj mezgrandaj landoj kun malfortaj publiksanaj sistemoj konstrui sian kontraŭepidemian kapablon.

Ambasadoro Cui: Ĉiam kulpigo al Ĉinio estas malpura politiko

La artikolo "Ignori la faktojn por kulpigi Ĉinion nur malbonigos aferojn", verkita de ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai, estis publikigita merkrede en la ĵurnalo Washington Post kaj kritikis la absurdan pensmanieron "ĉiam kulpigi Ĉinion" dum la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La ambasadoro skribis, ke ekde januaro Ĉinio kondukis malfacilan batalon kontraŭ la nova kronviruso kaj ŝparis nenian elspezon por savi vivojn fronte al diversaj senbazaj atakoj.

Li diris en la artikolo, "Nenecesa ŝarĝo distris nian atenton kaj malfortigis internaciajn klopodojn por bridado de la viruso: la absurda pensmaniero ĉiam kulpigi Ĉinion. Simple dirite, por iuj homoj, Ĉinio devas esti erara malgraŭ la faktoj."

La ambasadoro poste listigis akuzojn dum diversaj periodoj en la batalo de Ĉinio kontraŭ la viruso. Ekzemple, kritikistoj diris, ke la blokado de Ĉinio malobservis homajn rajtojn, kaj etikedis la informan ĝisdatigon de Ĉinio pri la viruso kiel misinformadon kaj propagandon. Cui atentigis, ke la naturo de la politika sistemo de Ĉinio dominis la enhavon de atakoj, kaj la Komunista Partio estas la fina celo de iliaj atakoj.

Cui emfazis, ke malantaŭ la pensmaniero "ĉiam kulpigi Ĉinion" estas speco de malpura politiko, subtenata de kelkaj homoj, kiuj transigas la fokuson pro politika gajno, kaj sub ilia manipulado, Ĉinio devas esti malĝusta. Li aldonis, ke tio estas transigo de kulpo, kiu bezonas travideblecon.

Teamo de pli ol 30 ĉinaj termezuristoj forlasis la bazan tendaron ĉe la montpinto Ĉomolangmo por pli alta punkto dum sia vojaĝo al la pinto merkrede. Tio estas parto de la misio de Ĉinio remezuri la altecon de la plej alta monto de la mondo.

La teamo, konsistanta el profesiaj alpistoj kaj termezuristoj de la Ministerio pri Naturaj Resursoj, kaptos la nunan veterfenestron kaj provos atingi la pinton en la plej bona tempo.

Wang Yongfeng, vicdirektoro de la administra centro pri montgrimpado de la Ĝenerala Sporta Administracio, diris, ke la termezuristoj faros enketojn ĉe la montpinto per aparatoj kiel la Tutmonda Satelit-Navigada Sistemo kaj gravitometro. Li aldonis, ke ili atingis la bazan tendaron de la montpinto komence de aprilo por trejnado pri montgrimpado kaj esplorkapablo en la alt-altituda regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin