Usonaj politikistoj kalkulas civitanojn kiel "musetojn"

(GMT+08:00) 2020-05-08 21:43:37     Redaktoro:邱杰明

"En la decido kontraŭ la epidemio mi estis devigita cedi al politiko kaj nepotismo, sed ne al konsiloj de elstaraj sciencistoj el la registaro." Tiel severe kondamnis la "nigran komploton" Rick Bright, eksa estro de la usona Altnivela kaj Disvolva Administracio pri Biomedicino. Iom pli frue, en iu 86-paĝa denunca materialo, transdoninta al la oficejo de la usona speciala prokuroro, Rick Bright elnomis diversajn faktojn pri la nekapableco de la usona administrado kaj akuzis, ke li estis maldungita kontraŭleĝe. Tio lasas al oni vidi klare, ke estas Usono, kiu fuŝfaris la kontraŭepidemian laboron; kaj tio estas neglekto en servo.

Pli ol 1,25 milionoj da konfirmitaj kazoj kaj ĉ. 75 000 mortoj, tiuj du dolorigaj nombroj komplete ne konformas al la pozicio de Usono, la unika superpotenco en la mondo. La kontrasto estas okulfrapa kaj neimagebla.

"Igi la aferon kompleksa estas tre facile, sed igi la aferon simpla estas tre komplekse." Kvankam la rezistado kontraŭ la epidemio ne estas simpla, tamen vaŝingtonaj politikistoj ludis la kontraŭepidemian karton en tiel teruran konfuzon, kio vere superas la supozon de averaĝaj homoj. Fonte al giganta fiasko en la batalo kontraŭ la epidemio la vaŝingtona decidfarantaro ankoraŭ ne volas sin ekzameni, sed male, ili elpensis tiun kaj tiun "komploton" kaj senĉese falskulpis Ĉinion. La denunca materialo de Rick Bright refoje pruvas: tiu ĉi katastrofo, kiu falis sur la usonajn civitanojn, estas kaŭzita de la usonaj aŭtoritatoj.

Usono, kiel plej evoluinta lando en medicino, tamen fiaskis ĝis tia grado en la epidemio. Ĉu post tio ne troviĝas ia profunda kaŭzo? Ĉu la vaŝingtona altrangularo ne devas sin ekzameni? Kulpigi kaj senbaze riproĉi alian, tio ne savas la volaran vivon de la usonaj civitanoj. Usonaj politikistoj do flankenmetu siajn privatajn interesojn; nur koncentri atenton sur la preventadon kontraŭ la epidemion povas savi Usonon mem. Sin savi estas unika elirejo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin