Dum vivas via patrino, kanto por patrino el Ĵomart kaj Nataŝa

(GMT+08:00) 2020-05-12 18:04:35     Redaktoro:Ĝoja

Raportas Zhang Ping (Ĝoja)

Antaŭ Patrina Tago esperantistaj artistoj Ĵomart kaj Nataŝa verkis kanton kaj faris muzikfilmon Dum vivas via patrino. Rajtigite de ili mi hodiaŭ publikigas la muzikfilmon ĉi tie. Jen ĝi


Spektante la filmon kaj aŭdante la kanton, mi tuj memoras la poemon de ĉina poeto Meng Jiao (751 – 814), kiu vivis en la ĉina Tang-dinastio. La poemon ĉiuj ĉinoj konas, kiu priskribas tiun ĉi scenon, ke baldaŭ foriros hejmon filo, lia patrino zorgeme kudras veston por la filo. La detaloj de kudro kaj vesto enkorpigas grandan kaj profundan amon de patrino. Fine de la poemo Meng skribis, ke filo ŝajnas esti herbo kaj patrino printempa suno, ĉu herbeto povus repagi al la suno?

Jen la poemo.

游子吟

孟郊(唐)

慈母手中线,游子身上衣。

临行密密缝,意恐迟迟归。

谁言寸草心,报得三春晖。


Karaj spektantoj kaj aŭskultantoj, pere de la kanto kaj poemo mi elkore bondeziras al via patrino sanon kaj feliĉon! Kiel diris la kanto: Dum vivas via patrino vi daŭre infano restas, dum vivas via patrino vi restas infano mirinda kaj dolĉa…

Karaj, ĉu vi ankoraŭ memoras la lulkanton, kiun via patrino kantis por vi? Ĉu vi volas dividi tiun ĉi lulkanton kun esperantistoj tra la mondo? Estas bonvena via rakonto pri granda patrino kun lulkanto. Bonvole sendu ĝin al mi perfectgoja@163.com  aŭ rekte alŝuti vian nacilingvan lulkanton sur la fb-paĝo de Ĵomart.

Do, ĝuu la tagon kune kun via patrino.

Elkore,
Ĝoja

Dum vivas via patrino

Prezentas Ĵomart kaj Nataŝa

Iam mi aŭdis esprimon
Ĝi trafis mian koron kaj cerbon
Dum via vivas patrino
Vi daŭre infano restas
Vi havas varman lagunon
Surteran lokon vian
Kie vi ĉiam junas

Dum via patrino vivas
Kaj viaj ne gravas jaroj
Nek faloj, nek viaj kulminoj
Vi restas infano kara

Dum vivas via patrino
Vi restas infano kara
Ho-o-o…

Dum vivas via patrino
Vi scias, vi sentas, vi certas
Almenaŭ unu animo
Vin amas en la universe

Dum vivas via patrino
Na-na-na…
Panjo

Kaj viaj ne gravas atingoj
Nek faloj, nek viaj kulminoj
Vi restas infano mirinda

Dum vivas via patrino
Kaj viaj ne gravas noĉoj
De faloj aŭ viaj kulminoj
Vi restas infano dolĉa

Dum vivas via patrino
Vi restas infano dolĉa
Iam mi aŭdis esprimon
Ĝi trafis mian koron kaj cerbon

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin