Eksa aŭstralia ĉefministro: "konspira teorio" celas helpi reelektiĝon de Donald Trump

(GMT+08:00) 2020-05-09 15:23:08     Redaktoro:Pluveta

La 8an de majo laŭ loka tempo, la brita ĵurnalo Guardian aperigis la artikolon de eksa aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd. La artikolo akuzis la novaĵ-grupon de Murdoch pri fabrikado de "konspira teorio", kun la celo helpi al usona prezidento Donald Trump realigi reelektiĝon.

La artikolo diris, ke nun oni ankoraŭ ne sciis la fonton de la nova kronviruso, tamen mdiatoj sub la novaĵ-grupo de Murdoch disvastigis la malverajn raportojn pri la tiel nomata "informa" arkivo koncerne laboratorion en Wuhan

La artikolo diris ankaŭ, ke la tiel nomata "informa" arkivo estis malakceptita de la kvin-okula bloko, ĉar informservaj organoj devas teni sin neŭtralaj en politikaj disputoj. La artikolo rimarkigis, ke la mediatoj sub la novaĵ-grupo de Murdoch raportis mensogojn kiel faktojn kaj ignoris aŭ ataki fidindajn informojn. Tiuj mediatoj dronis en plezuro de publikigo de la tiel nomataj "gravaj novaĵoj", tute ignorante sian bazan respondecon protekti la publikon kontraŭ trompo.

Rudd diris, ke iuj ĵurnalistoj opiniis, ke ili plenforte agas por la urĝa sekureca minaco, sed ili efektive damaĝas la longtempajn interesojn de siaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin