Norman McLaren: La animaciista majstro, kiu scipovis Esperanton—Intervjuo kun Donald McWilliams 1

(GMT+08:00) 2020-05-13 19:36:00     Redaktoro:Pluveta

En 2022 la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Montrealo, kie ankaŭ troviĝas la Nacia Filmoficejo de Kanado. Ilia plej reprezenta animaciisto estis Norman McLaren. La dokumenta filmisto Donald McWilliams estis lia amiko kaj estas lia historiisto. Li afable konsentis paroli kun Ĉina Radio Internacia pri la laboro kaj interesoj de McLaren. En la unua parto de la intervjuo li parolas pri la sperto de McLaren en Ĉinio kaj kiel ĝi influis lian faman animacion NAJBAROJ (Neighbours/Voisins, 1952). En la dua parto, li rakontas pri la intereso de McLaren pri matematiko kaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. En la tria parto, li diskutas la influojn sur la laboro de McLaren kaj kortuŝe rememoras liajn pasiojn.

DMW: Donald McWilliams

AM: Alessandra Madella

Unua parto: La ĉina sperto kaj NAJBAROJ

AM: Kiel vi renkontis Norman McLaren?

DMW: Mi estis instruisto de elementa lernejo. Mi instruis al 10- kaj 11-jaruloj. Dank' al la helpo de la Filmoficejo, mi kutimis montri multe da filmoj en la klasĉambro. Krome, la Filmoficejo donis al mi virgan filmbendon kaj la infanoj mem desegnis sur ĝi laŭ la maniero de McLaren. Pro tiu laboro, kiun mi faris kun la infanoj, oni invitis min pasigi ses semajnojn ĉe la Filmoficejo en 1968. Dum mi estis tie, mi iris frapi ĉe la pordo de McLaren. Mi kunportis kvar el tiuj filmoj kaj ili impresis lin. La plejmulto de la rekte permane desegnitaj filmoj, kiujn li kutime vidis, nur pale imitis tion, kion li mem estis faranta. Sed li trovis grandan freŝecon en tiuj ĉi faritaj de infanoj. Tiel ni amikiĝis. Du jarojn poste mi forlasis instruadon por iĝi filmisto kaj li iĝis mia instruisto. Fine mi laboris kiel lia asistanto.

AM: Ĉu vi precipe faris animaciojn kun li?

DMW: Mi vere estas dokumenta filmisto, sed mi uzas animacion. Por mi la du formoj fakte intermiksiĝas. Mia laborĉambro ĉe la Filmoficejo ĉiam estis en la Animacia Studio, kvankam mi faris dokumentajn filmojn. Sed miaj dokumentaj filmoj ĉiam enhavas animacion. Kelkfoje mi mem ĝin faras, sed plejofte mi petas la helpon de bonaj animaciistoj.

AM: Kial vi pensas, ke la Akademio donis Oskaron al NAJBAROJ de McLaren kiel la plej elstara dokumenta filmo?

DMW: Tio estis sensenca. La Akademio ne konsideris ĝin animacio, ĉar ĝi enhavis verajn, agantajn homojn. Do ili metis ĝin en la dokumentan kategorion. Norman ne havis elekton pri tio. Mi ne pensas, ke tio gravis por li, ĉar li eĉ ne sciis, kio estas Oskaro. Estis la McCarthy-periodo en Usono, kiam oni estis forpelantaj ĉiujn "komunistojn" el Holivudo. Norman ĉiam havis la senton, ke la plej liberalaj anoj de la Akademio voĉdonis por NAJBAROJ, ĉar ili vidis en tio manieron protesti kontraŭ la kresko de la dekstremuloj en Usono. Li kredis, ke ĝi ne vere gajnis pro artaj meritoj. Estis politika aserto fare de la juĝintoj de la Oskaro, ĉar ĝi estis filmo, kiu celis pacon inter homoj. Kaj ĝi rekte devenis de lia tempo en Ĉinio.

AM: Estas interese, kiel la redaktoroj ŝanĝis liajn pozitivajn vortojn pri Komunismo en Ĉinio en la artikolo, kiun li verkis por MACLEAN'S MAGAZINE en 1950 kaj kiun vi sendis al mi. Ĉu McLaren ofte parolis al vi pri sia tempo en Ĉinio?

DMW: Ho jes, multe impresis lin esti inter tiuj junuloj plenplenaj je idealismo kaj espero por la estonto. Li esprimas tion en la artikolo. Kiam li alvenis tien, la naciistoj ankoraŭ regis la landon. Kaj kiam li foriris, la komunistoj jam prenis ilian lokon. La evidenta malriĉeco ŝokis lin. Kiam la komunistoj konkeris preskaŭ tute senperforte la areon, kie li troviĝis, li vidis, kiel junuloj entuziasme bonvenigis tion. Li estis kaptita per tiu spirito, kvankam poste li ofte diris, ke neniu revolucio kapablas realigi ĉiujn siajn promesojn. Kiam la komunistoj ekregis, li ne plu povis foriri. Ĉio iĝis ĥaosa. Do li eklaboris por la nova registaro. Ili ne aprobis kelkajn materialojn, kiujn li kaj la artistoj pretigis antaŭe. Ekzemple, ili preparis filmstriojn por kuraĝigi homojn surhavi ŝuojn kiam ili laboris en rizejoj, tial ke iliaj piedoj ne malsaniĝu. La nova komunista registaro diris al Norman: "Tio estas sensenca, ĉar homoj ne havas sufiĉe da mono por aĉeti ŝuojn." Do ili ŝanĝis la materialojn, kiujn Norman kaj la aliaj artistoj estis pretigantaj. Finfine, post ses aŭ sep monatoj, li povis forlasi Ĉinion. Ĝuste kiam li estis foriranta, la Korea milito ekis. Kiam li reiris al Kanado, li estis emocie tuŝita, ĉar li estis, kiel ajn, kanadano, sed li samtempe multe simpatiis kun la spirito, kiun li estis vidinta en Ĉinio. Li partianiĝis nek por okcidento nek por Ĉinio. Li faris la filmon NAJBAROJ kiel rektan reagon al tiu sperto.

AM: Kia estis la rilato inter McLaren kaj komunismo antaŭ lia tempo en Ĉinio?

DMW: Norman aliĝis al la Komunisma Partio kiam li estis 15-jara en Skotlando. Li forlasis ĝin kiam Stalino kaj Hitlero subskribis la Interkonsenton pri Neagreso en 1939. Kiel multaj komunistoj, Norman abomenis tion, ĉar li vidis nazian Germanion kiel teruran malbonon. Do li forlasis la Komunisman Partion, kiel multaj faris. Pro sia sperto kiel kameraisto dum la Hispana Civila Milito, li iĝis pacifisto. Tio, kion li vidis en Hispanio, hororigis lin. Li ĉiam diris, ke post 1939 liaj politikaj sentoj estis dormantaj dum longa tempo. Li retiris sin el politika vivo, malgraŭ tio, ke li estis tre politikema en sia juneco. Kiam li iris al Ĉinio, tiuj emocioj denove reviviĝis, ĉar li vidis la grandajn problemojn sub la naciista registaro de Chiang Kai-shek kaj la grandan optimismon en la unuaj tagoj de la komunisma transpreno de povo. Tio estis tre signifoplena evento en lia vivo, ĉar ĝi ŝanĝis multe da aferoj por li.

AM: Ĉu li fine sukcesis pluteni la kontaktojn kun la ĉinaj animaciistoj, kiujn li edukadis en Ĉinio?

DMW: Ne. Ĉiuj el ili iris laŭ sia propra vojo. Sed estis tre interesa momento. En 1949 li havis interpretiston nomatan Hu Chia-Chwen. Unu tagon en 1980 flugpoŝta letero alvenis al oficejo, kiam ni estis laborantaj. Ĝi venis de S-ro Hu. Li diris, ke li ĵus estis en kinejo en Ĉinio kaj en la programo oni montris mallongan filmon, kiu fakte estis NAJBAROJ. Laŭdire, ĝi estis farita de homo nomata Norman McLaren. Kaj li demandis: "Ĉu temas pri la sama Norman McLaren, por kiu mi tradukis?" Post tio Norman kaj S-ro Hu komencis korespondi denove. McLaren forpasis en 1987. Do la korespondado ne povis daŭri longe. Sed li multe ekscitiĝis tiam, pro tio ke la filmo NAJBAROJ estis montrata en Ĉinio 30 jarojn post kiam ĝi estis farita. Kaj krome pro la fakto, ke vidis ĝin tiu homo, kiu en sia juneco estis lia tradukisto. Ŝajne S-ro Hu tre flue parolis la anglan.

AM: En via dokumenta filmo KREA PROCEZO (Creative Process, 1990) vi parolas pri la dilemo de McLaren inter narcisismo kaj socia zorgemo.

DMW: Li ambiciis esti la plej elstara pri ĉio, kion li faris en sia vivo. Li konsciis esti bona filmisto, sed li ĉiam ŝajnis pensi, ke li devintus fari "socie zorgemajn" filmojn. NAJBAROJ estis tiel sukcesa. Kaj li opiniis, ke li devintus fari pli da tiaj filmoj kun socia mesaĝo, anstataŭ abstraktaj. Kompreneble, abstrakteco estis tio, kio allogis lin. Do li ekkoleris kontraŭ si mem pro tiu emo fari abstraktaĵojn, kiel oni diras en KREA PROCEZO. Laŭ Norman, se li plufarus abstraktaĵojn, lia animo suferus. Tiu emocio turmentis lin, kiel okazas al multaj artistoj. Li sentis sin tre egoisma, ĉar li zorgis nur pri sia propra ambicio per tiuj ĝojoplenaj abstraktaj filmoj, dum li devintus alfronti gravajn temojn kiel amon kaj malamon, same kiel li faris en NAJBAROJ kaj PAŜADO DE DU (Pas de deux, 1968). NARCISO (Narcissus/ Narcisse, 1983), lia lasta filmo, ne tiel bonas. Sed temas pri lia klopodo pritrakti narcisismon, kiun li sentis esti tiel terura afero, kiel ni klare rimarkas en kelkaj politikistoj hodiaŭ. Ĝi esprimas lian malkontenton pri multaj el la filmoj, kiujn li estis faranta. Li sentis, ke li ne estis uzanta sian talenton kiel li devintus uzi ĝin. Mi disputis kun li pri tio. Mi diris: "Norman, tio estas ridinda! Vi donis tiel multe da ĝojo al homoj. Ĉu tio ne sufiĉas?" Sed li respondis: "Ne, ne, mi devintus fari alian filmon kiel NAJBAROJ." Tio estis tre pridebatata punkto.

AM: Via dokumenta filmo diras, ke laŭ la Film-Komisaro de la Nacia Filmoficejo, John Grierson, McLaren devintus fari pli da ludemaj filmoj kiel SALT' KOKIN' (Hen Hop 1942), prefere ol NAJBAROJ.

DMW: Ĝuste. Ĉar Grierson vidis la filmojn de Norman kiel filmojn, kiuj povas doni ĝojon al homoj. Sed li rekonis la grandan talenton de Norman. Estis Grierson, kiu venigis lin de la arta lernejo al la Ĝenerala Poŝtoficejo (GPO) en Londono. Estis li, kiu sendis lin al Hispanio por iĝi kameraisto dum la Civila Milito. Kaj estis same li, kiu venigis lin al Kanado el Novjorko. Laŭ Grierson, la granda forto de Norman estis, ke li estis mirinda instruisto kaj li povis inspiri aliajn junajn filmistojn. Tamen Grierson opiniis, ke la plej grava kontribuo de Norman estis kiel artisto, kaj ke NAJBAROJ estis naiva filmo. Norman por li estis SALT' KOKIN'. Norman, kompreneble, ne samopiniis kun Grierson. Sed por li Grierson estis kiel patra figuro. Li ege respektis Grierson.

°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°°

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin