Mensogemaj usonaj politikistoj malfacile prezentas falsan ludon

(GMT+08:00) 2020-05-10 18:30:35     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe aŭstraliaj amaskomunikiloj raportis iun tiel nomatan sekretan dokumenton de "Kvinokula Alianco", kiu diras, ke "la nova kronviruso probable originis en wuhan-a instituto pri virusologio". La 7-an de majo laŭ la loka tempo aŭstralia ĵurnalo The Sydney Morning Herald publikigis raporton titolitan "Aŭstralio estas maltrankvila pro usona senbaza aserto pri origino de la viruso el wuhan-a laboratori". Laŭla raporto, la sekreta dokumento fakte venis de miksaĵoj de amaskomunikiloj. La registaro kaj inform-servo de Aŭstralio ĝenerale suspektis, ke la tiel nomata sekreta dokumento estis intence malkaŝita de laboranto de la usona ambasadorejo en Kanbero.

Samtempe kun tio pli da amaskomunikiloj malkovris la politikan funkciigon, ke diplomato de usona ambasadorejo en Aŭstralio sendis falsajn mesaĝojn al lokaj amaskomunikiloj por ataki Ĉinion. La 7-an de majo germana televido Norddeutscher Rundfunk (NDR) (Norda Germana Brodkasto) raportis, ke germana fako pri informoj Bundesnachrichtendienst demandis instituton pri informoj de membrolandoj de la "kvinokula alianco", kaj la respondo estas, ke neniu scias tiun ĉi sekretan dokumenton.

Kial usonaj diplomatoj kuraĝe diris falsaĵon? Ĉar ili ne havas atestilon pri tiel nomata "la kronviruso originis en wuhan-a laboratorio"! Por pliigi fidindecon de la famo la usona flanko intence aligis aliancanon kaj fabrikis tiel nomatan sekretan dokumenton de "kvinokula alianco". Sed aliancano ne volas kunlabori kun Usono kaj tuj malsukcesis la farso ludita de la usona registaro.

La usona registaro kaj fabrikis famojn kaj planis nigrigon. Laŭ raporto de The Washington Post en la 7-a de majo tiutage Kevin Owen McCarthy

Prezidanto de usona Republika Partio anoncis fondon de "aparta laborteamo de la partio pri Ĉinio" por enketo rilata al ekonomia minaco el Ĉinio al Usono kaj ĝiaj aliancanoj, klopodo de Ĉinio por teknika avantaĝo kaj ĉina rolo en origino kaj disvastiĝo de la kronviruso.

Oni povas vidi, ke post la eksplodo de la kronvirusa epidemio iuj usonaj politikoj sinsekve mensongis kaj uzis ĉian metodon por "ĵeti sian respondecon" sur Ĉinion.

Alfronte faktojn usonaj politikistoj pli kaj pli malfacile ludas farsojn, kiujn ili planis kaj prezentis. Forpasis 77 mil usonanoj pro la kronviruso. Senkonsciaj usonaj politikisoj devas rekonsciiĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin